Nižný Lánec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nižný Lánec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nižný Lánec, hungare Alsólánc (alŝOlAnc), germane Unter-Lanzdorf estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Unter, alsó kaj nižný signifas: suba.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nižný Lánec situas laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Košice troviĝas 27 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1298 en formo "Lanch". En 1910 loĝis en Alsólánc 269 homoj, (265 hungaroj, 3 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Alsólánc rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Nižný Lánec 405 homoj, (208 hungaroj, 101 ciganoj, 48 slovakoj, 2 ukrainoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]