Dlhá Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dlhá Ves, hungare Gömörhosszúszó (gomorhosUsO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. La historia slovaka nomo estis Hosúsovo, la hungaroj uzas ankaŭ la pli mallongan formon Hosszúszó.

Dlhá Ves situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dlhá Ves situas inter montoj 353 kaj 507 m-ojn altaj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flankovojo. Rožňava troviĝas 22 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1332 en formo "Horuati", kiu en la 14-a jarcento estis ankaŭ doganprena loko. En 1660 la turkoj faris senhoma la vilaĝon, baldaŭe slovakoj kaj rutenoj alvenis. En 1828 oni nombris 67 domojn kaj 464 homojn. En 1910 loĝis en Gömörhosszúszó 560 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Gömörhosszúszó apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Dlhá Ves 639 da homoj, (554 hungaroj, 84 slovakoj, unusola ĉeĥo). Ĝis komence de 2008 limpasejo funkciis, poste ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • w.felsotelekes.hu