Hosťovce (distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hosťovce
Hosťovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hosťovce, hungare Bódvavendégi estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia hungara nomo estis la mallonga Vendégi.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hosťovce situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Turňa nad Bodvou-Miskolc. Košice troviĝas 38 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1363. En 1910 loĝis en Bódvavendégi 427 homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Bódvavendégi rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1964-1989 unuigita vilaĝo formiĝis el Turnianska Nová Ves, Hosťovce kaj Chorváty, kies nomo estis "Nová Bodva". En 2001 loĝis en Hosťovce 202 homoj, (182 hungaroj, 19 slovakoj). Ĝis fine de 2007 la vilaĝo estis limpasejo, kontraŭe troviĝas Tornanádaska. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]