Nižný Klátov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nižný Klátov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Nižný Klátov, hungare Alsótőkés (alŝOtOkEŝ), germane Unter-Beckseifen estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. La historia slovaka nomo estis Nižná Tejkeš. Nižná, nižný, alsó kaj unter signifas: suba.

Situo[redakti | redakti fonton]

Nižný Klátov situas laŭ valo de rojo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 8 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1317. En 1910 loĝis en Alsótőkés 490 homoj, (479 slovakoj, 8 hungaroj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Košice, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Alsótőkés rehungariĝis pro la unua Arbitracio de Vieno. La vilaĝo tre forte ligiĝis al la distriktejo, tial la slovaka vilaĝo estis escepto. En 2001 loĝis en Nižný Klátov 614 homoj, (611 slovakoj, po 1 hungaro, germano kaj ĉeĥo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]