Čečejovce

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Čečejovce situas en la plej griza regiono

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj

Čečejovce, hungare Csécs (ĉEĉ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

[redakti] Situo

Čečejovce situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Moldava nad Bodvou-Košice. La lasta troviĝas 22 km-ojn.

[redakti] Historio

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1317 en formo "Cech". En 1831 ĥoleroepidemio okazis. En 1910 loĝis en Csécs 827 homoj, (768 hungaroj, 54 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Szepsi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Csécs rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume slovakoj alvenis are. En 2001 loĝis en Čečejovce 1089 homoj, (1148 slovakoj, 678 hungaroj, 32 ciganoj, 11 ĉeĥoj, 2 germanoj).

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Rete

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj