Bánovce nad Ondavou
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Bánovce nad Ondavou, hungare Bánóc estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Michalovce.
- Areo: 12 km²
- Alto super la marnivelo: 122 m
- Loĝantaro: 760
- Poŝtkodo: 072 04
- Aŭtokodo: MI
- Telefonprefikso: 56
Situo [redakti]
Bánovce nad Ondavou situas laŭ maldekstra bordo de Ondava, laŭ ĉefvojo Oborín-Vranov nad Topľou, laŭ fervojo Trebišov-Michalovce. La lasta troviĝas 12 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, tie vivis keltoj, dakoj praslavoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1329. En 1910 loĝis en Bánóc 721 da homoj, (592 slovakoj, 80 hungaroj, 44 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Bánóc apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Nagymihályi, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Bánovce nad Ondavou 758 da homoj, (733 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- novklasikisma kalvinana preĝejo de 1868, renovigita en 1924 kaj en 1955
- katolika preĝejo de 1998
- naskiĝdomo, samtempe muzeo pri Pavol Horov
Famulo [redakti]
- en 1914 naskiĝis slovaka verkisto Pavol Horov
