Spišská Nová Ves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spišská Nová Ves
hungare: Igló, germane: Zipser Neuendorf
urbo
Spisska nova ves...reduta.jpg
Reduto en Spišská Nová Ves
Coa Slovakia Town Igló.svg
Blazono
Oficiala nomo: Spišská Nová Ves
Ŝtato Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Spišská Nová Ves
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Urbaj partoj
Memorindaĵo Reduto
Riveroj
Situo Spišská Nová Ves
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 48°56′39″N 20°33′39″E  /  48.94417°N, 20.56083°O / 48.94417; 20.56083 (Spišská Nová Ves)
Areo 66,671 km² (6 667,1 ha)
Loĝantaro 38 257 (31.12.2007)
Denseco 573,82 loĝ./km²
Unua skribmencio 1268
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 052 01
Telefona antaŭkodo +421-53
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Košice
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Spišská Nová Ves
Retpaĝo: www.spisskanovaves.eu
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Spišská Nová Ves (hungare Igló germane Zipser Neudorf pole Spiska Nowa Wieś) estas urbo en Slovakio. Ĝi situas en valo de Hornád, proksime troviĝas Levoča.

Panoramo de Spišská Nová Ves
Historia strato de Spišská Nová Ves
Muzeo de Spišská Nová Ves

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la komunumo okazis en 1268 en latina formo Villa Nova, en 1279 en hungara formo Igloszásza. Laŭ la dokumentoj oni setligis tien ministajn saksojn el urbeto Iglau. Ili minis ferojn kaj kuprojn. La loko iĝis kampurbo kaj minurbo, kie disvolviĝis ankaŭ la industrio. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando, la reaĉeto okazis en 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja
Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce Vrbov
Strážky Podolínec Poprad Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota Spišské Podhradie


En 1441 tertremo okazis. Inter 1772-1876 la urbo estis centro de ekspola regiono. En 1849 la hungara armeo venkis la aŭstrojn. Fine de la 19-a j.c. konstruiĝis granda rondirado de fervojo, kiu ligis urbojn Budapeŝto-Miskolc-Košice-Spišská Nová Ves-Poprad-Liptovský Mikuláš-Martin-Žilina-Považská Bystrica-Trenčín-Trnava-Bratislava-Vác-Budapeŝto. En 1910 loĝis en la urbo 10 525 da homoj (5103 slovakoj, 3494 hungaroj kaj 1786 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo estis distriktejo de Igló (havanta la rangon konsilantrajta urbo) en Szepes (reĝa departemento), poste la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, fine al Slovakio.

La hungara armeo en 1939 bombatakis la urbon, 13 da homoj mortis.

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo[redakti | redakti fonton]

Unue hungare, poste laŭ nuna slovaka formo:

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya
Gelnica Spišská Nová Ves Jasov Rožňava
Rudabánya Smolník (distrikto Gelnica) Telkibánya

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la Cseh-kursfino aranĝis la ĉi-tiea Katolika Esperanto-Rondo sabate la 17-a de junio 1933 en la salono de Bialdyga amuzan vesperon, al kiu estis invitataj ĉiuj esperantistoj de l' ĉirkaŭaĵo. Oni vidis gesamideanojn el Nowy Bytom, Hajduki kaj Świętochłowice. Ĝojege salutis s-ro Gajda pli ol ducent partoprenintojn. Post la komuna kanto de esperantista himno sekvis prologo deklamita de juna fraŭlino Leśniczanka, kaj verkita de ano de Katolika Esperanto-Rondo. Nun sekvis la festprelego. La preleginto parolis pri la graveco de publikaj festoj esperantistaj. Post tio alternis en multkolora vico kantoj, deklamoj kaj muzikaĵoj de kursanoj. Multe plibeligis la vesperon Erwin Nowak. Aparte oni devas mencii dancojn de papilioj kaj buboj, kiuj estis ekzercitaj de instuistino f-ino Robaczyńska. Disdonante la atestojn. dankis la Cseh-instruistino s-ino Klara Borzykowska al la estraro de Katolika Esperanto-Rondo kaj al la gekursanoj por ilia senekzempla fervoreco. Por fini la oficialan parton, oni kantis la esperantigitan polan himnon nacian „Di', kiu nian...”.

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]