Rudabánya

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rudabánya (rudabAnja) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Kazincbarcika. La nomo signifas slave ercominejo.

Urbocentro de Rudabánya

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

Rudabánya situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szendrő estas proksime.

Historio [redakti]

La unua skriba mencio devenis el 1299. En 1350 la komunumo ricevis la rangon minourbo kaj iĝis ano de 7 minourboj en Supra Hungario. Oni minis oron, arĝenton, plumbon, kupron kaj precipe feron ĝis 1986. Post 1920 tio estis la unusola hungara ercminejo. En la urbeto oni trovis homoideon (Dryopithecus brancoi), kiu estas raraĵo en Hungario. Nuntempe ĉe la minejo uzino pri gipso funkcias. La grandvilaĝo iĝis urbo ekde 2008. En la komunumo aŭtonomio de ciganoj funkcias.

Vidindaĵoj estas preĝejoj kalvinana el la 14-a j.c., luterana kaj katolika el 1912, kaj muzeo pri minado. Apud la komunumo mineja lago 60 m-ojn profunda troviĝas, kiu estas la plej profunda hungara lago.

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo [redakti]

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya

Famuloj [redakti]