Mineja lago (Rudabánya)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mineja lago de Rudabánya
Aerfoto pri Mineja lago en Rudabánya
Aerfoto pri Mineja lago en Rudabánya
lago
Situo Borsod-Abaúj-Zemplén, Hungario
Ĉefaj fontoj ne estas
Ĉefaj elfluoj ne estas
Datenoj
Koordinatoj 48° 23′ 37″ N, 20° 38′ 15″ O (mapo)48.39351487352820.637564166192Koordinatoj: 48° 23′ 37″ N, 20° 38′ 15″ O (mapo)
Mineja lago de Rudabánya (Hungario)
Mineja lago de Rudabánya (Hungario)
DEC
Mineja lago de Rudabánya
Mineja lago de Rudabánya
Map
Mineja lago de Rudabánya
Maksimuma longo 160 mdep1f6
Maksimuma larĝo 19 mdep1f7
Maksimuma profundo 36 mf10
vdr

La mineja lago (Rudabánya) (hungare Rudabányai bányató) estas tre profunda kaj impona artefarita lago en norda Hungario ĉe vilaĝo Felsőtelekes. Tamen la nomo ligiĝas al eksa minado de Rudabánya.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko oni minadis ercojn ekde 1880. En 1985 ĉesis la minado, poste oni faris la necesajn likvidajn laborojn. Ĝuste tiam kreiĝis la lago, ĉar plene ĉesis la forpumpado de la akvoj. La elfosaĵoj ricevis akvojn plejparte de subteraj grundaj akvoj, iomete de pluvoj. Ekde la 2000-aj jaroj la turismo profitas la lagon kiel celo por fotadi kaj ĝui la naturon. Oni establis promenejon kaj elvidejon.

Akvo[redakti | redakti fonton]

Koloro de la akvo estas bluverda, turkisa, pro la profundo la temperaturo estas malvarma, sub 15 metrojn 6°C. Naĝado en la lago estas danĝera kaj tial malpermesita. La akvo havas plurajn solvitajn metalojn (kupron, barion, feron, manganon, iomete hidrargon, plumbon, aluminion). Pro la ercoj la akva vegetaĵo estas malriĉa.

La lago havas nek enfluejon, nek elfluejon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]