Plumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sn

Pb

Uuq

TalioPlumboBismuto

[54Xe ]4f145d106s26p2

208 Pb
82
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),
simbolo, numero
Plumbo (Plumbum),
Pb , 82
CAS-numero 7439-92-1
Loko en Perioda tabelo 14 (IV) grupo,

6-a periodo, bloko p

Karakteriza grupo posttransira metalo
Pezono en terkrusto 0,0018 %
Nombro de naturaj izotopoj 4
Aspekto blueta grizo
Elektroliza plumbo ĉirkaŭ kubo je 1cm3
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 207,2 amu
Atomradiuso 180 pm
Kovalenta radiuso 146 pm
radiuso de van der Waals 202 pm
Elektrona konfiguracio [ Xe ]4f145d106s26p2
Elektronoj en surfacoj 2, 8, 18, 32, 18, 4
Oksidiĝaj nombroj 2, 4
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo aree centrigita kuba kradeto
Denseco 11,34 g/cm3 (20 oC)
Malmoleco 1,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto diamagneta (magneta impresemeco \Chi_m  = −16 · 10−6)
Degelpunkto 327,46 °C (600,61 K)
Bolpunkto 1749 °C (2022 K)
Molum-volumeno 18,26 · 10−6 m3/mol
Materia fandopunkto 4,799 kJ/mol
Materia bolpunkto 179,5 kJ/mol
Premo de sata vaporo 10 Pa (dum 1088 K)
Rapideco de sono 1260 m/s (20 oC)
Specifa varmkapacito 129 J/(kg.K)
Elektra konduktivo 4,81 · 106 S/m
Varmkonduktivo 35,3 W/(m.K)
Diversaj
Redoksa potencialo -0,1251 V (Pb2+ + 2 e → Pb)
Elektronegativeco 2,33 (Pauling-skalo)
Jonigaj energioj 1-a 715,6 kJ/mol
2-a 1450,5 kJ/mol
3-a 3081,5 kJ/mol
4-a 4083 kJ/mol
5-a 6640 kJ/mol
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.


Plumbo estas kemia elemento, kiu havas la simbolon Pb kaj la atomnumeron 82. Ĝi estas venena pezmetalo, kaj troviĝas en la ĉefgrupo (IV) kaj en la 6-a periodo de la perioda tabelo. Plumbo estas mola, havas malaltan fandopunkton kompare al aliaj metaloj, malbone konduktas elektrajn ŝargojn, sed iĝas superkonduktiva materialo je 7,19 K.

Plumbo estas venena substanco por bestoj kaj homoj. Ĝi difektas la nervan sistemon kaj kaŭzas cerbajn malordojn. Troa plumbo ankaŭ kaŭzas sangajn malordojn en mamuloj. Kiel la elementa hidrargo, alia peza metalo, plumbo estas potenca neŭroveneno kiu amasiĝas kaj en molaj histoj kaj en la ostoj. Plumba venenado estis dokumentita en antikva Romo, antikva Grekio kaj antikva Ĉinio.

Plumbo estas uzata en kugloj, lutalojo, stanalojo kaj en plumbaj akumulatoroj.

Izotopoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Izotopoj de plumbo.

La izotopoj 206Pb, 207Pb kaj 208Pb estas la plej pezaj stabilaj atomoj. Tion oni povas klarigi per la magia protonnombro 82. En kazo 208Pb ekzistas eĉ tiel nomata duobla magia kerno. Tri el la kvar naturaj disfalaj vicoj de la radiaktivaj kernoj finiĝas kiel plumbizotopoj. Pro tio ekzistas en la Universo relative multe da plumbo kompare kun aliaj pezaj elementoj (ekzemple hidrargooro).

Aplikoj[redakti | redakti fonton]

Elementa plumbo[redakti | redakti fonton]

Romiaj plumbaj akvotuboj
Plumba tubo en Romiaj banujoj

Plumbo estas uzata en aplikoj kie ĝia malalta fandopunkto, muldebleco kaj alta denseco estas avantaĝo. La malaltaj fandopunkto igas prilaboradon de plumbo facila kaj sekve malgranda municio kaj ĉaspafilaj kugletoj povas esti fabrikataj kun minimuma teknika ekipaĵo. Ĝi estas ankaŭ malaltkosta kaj pli densa ol aliaj oftaj metaloj.

Pro ĝia rezisto je oksidigo, oni faris el ĝi tubojn por trinkakvo, servicon, platojn por tegmentoj.

Pro sia alta denseco kaj rezisto de korodo, plumbo estas uzata por balasto, ekzemple en boatoj.

Plumbaj brikoj estas ofte uzataj kiel ŝirmo kontraŭ radiado.

Ankaŭ pro sia denseco, plumbobrikoj estas ofte uzata kiel blendoŝirmo kontraŭ radiado en Radiprotektado.

Plumbo en kunmetaĵoj[redakti | redakti fonton]

Multkolora plumbeca ceramika taso, Tang dinastio, Ĉinio, 8a jarcento.

Produktado de plumbo[redakti | redakti fonton]

Historie[redakti | redakti fonton]

Bareliefo el plumbo, en la Muzeo Cluny (Parizo).

Plumbo estas unu el la metaloj kiujn de plej antikve konis kaj uzis la homoj pro ĝia abundo kaj pro ĝia facila fandebleco. Oni supozas ke Midakrito estis la unua kiu ĝin portis al Grekio. Plinio la Maljuna diras ke en la antikva tempo oni skribis sur platoj aŭ folioj de plumbo kaj iuj aŭtoroj asertas esti trovintaj multajn volumojn de plumbo en la romaj tombejoj kaj en la katakomboj de la martiroj. La kutimo skribi sur plakaĵoj de plumbo estas malnova kaj Paŭzanio mencias librojn de Heziodo skribitajn sur folioj de tiu metalo. Oni trovis en York (Anglio) plakaĵojn de plumbo sur kiu estis gravurita skribaĵo de la tempo de Domiciano. [1]

En la Romia Imperio la tubaroj kaj la banujoj kovriĝis per plumbo aŭ per kupro.

En la Mezepoko oni uzis grandajn platojn de plumbo por la tegmentoj kaj por ŝirmi la framon de ligno de la sagoj aŭ turoj. Oni ankaŭ fandis en plumbo multajn medalionojn, maskaronojn de fontoj, ktp. Kaj estis ankaŭ baptujoj de plumbo. En 1754 oni trovis en la alkazabo de Granado plakaĵon de plumbo 30 colojn (76,2 cm) longan kaj 4 (10,16 cm) larĝan kun tri faldoj kaj inter ili kruco, kaj samjare libron kun plumbaj folioj kaj skribaĵo sur ili. La skribsignoj sur ĉi tiuj malkovroj indikas, ke ili estas de dato antaŭa al la 8a jarcento.

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Produktado kaj konsumado de plumbo pliiĝas tutmonde. La jara produktado estas ĉirkaŭ 8 milionoj da tunoj; ĉirkaŭ duono estas produktita el reuzata rubaĵo. La ĉefaj produktantaj landoj, en 2008, estis Aŭstralio, Ĉinio, Usono, Peruo, Kanado, Meksiko, Svedio, Maroko, Sudafriko kaj Norda Koreio.[2] Aŭstralio, Ĉinio kaj Usono respondecas pri pli da duono de la ĉefa produktokvanto.[3]

  • 2008 minproduktado: 3,886,000 tunoj
  • 2008 metalproduktadon 8,725,000 tunoj
  • 2008 metalkonsumado: 8,706,000 tunoj[4]

Je nunaj konsumindicoj, disponeblo de plumbo estas ĉirkaŭkalkulata kiel elĉerponta post 42 jaroj.[5] Primedia analizisto Lester Brown sugestis, ke la plumbo povus elĉerpiĝi post nur 18 jaroj surbaze de aldona konsidero de ĉiujara kresko de 2%.[6] Tio povus esti necesa reviziebla por konsideri la renovigitajn interesojn pri reciklado, kaj rapida progreso de la teknologio de fuelpilo.

Plumbo en lingvo kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

La simbolo Pb estas mallongigo de ties latina nomo plumbum por mildaj metaloj; origine ĝi estis plumbum nigrum (laŭvorte, "nigra plumbum"), dum plumbum candidum (laŭvorte, "brila aŭ blanka plumbum") estis stano.

Ĉar ĝi estas tre konata metalo facile indentigebla pro sia grandpezeco, la termino "plumbo" estas kutime uzata en popularaj esprimoj. Tiele en la hispana lingvo "ser un plomo" (esti plumbo) signifas esti plumbe peza tedulo (De Diego). Simile estas diversaj esprimoj kiel sinonimo de pezeco, pordoj el plumbo, palpebroj el plumbo ktp. Alia konotacio devenas el la fakto, ke plumbo estas uzata por kugloj kaj tiel foje aperas ne nur kiel sinonimo de kuglo, sed eĉ de mortiga kuglo, foje eĉ amasmortiga kuglaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diccionario enciclopédico popular ilustrado Salvat (1906-1914)
  2. Global InfoMine Lead Mining. Alirita 17 April 2008.
  3. Lead Information. arkivita el la originalo je 2007-08-27. Alirita 2007-09-05.
  4. Lead and Zinc Statistics. Alirita 2009-02-19.
  5. (May 26, 2007) "How Long Will it Last?", gazeto : New Scientist, volumo : 194, numero : 2605, paĝoj : 38–39
  6. (2006) Plan B 2.0: Rescuing a Planet Under Stress and a Civilization in Trouble. New York: W.W. Norton. ISBN 0393328317.