Radiprotektado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Signo por marki kontrolitan zonon pro risko de radiado

La radiologia protektado aŭ simple Radiprotektado estas la disciplino, kiu studas la efikojn de la dozo produktita de la joniga radiado kaj la proceduroj por protekti la vivestaĵojn kontraŭ ties malutilaj efikojn.

La internaciaj normoj de radiologia protekto[redakti | redakti fonton]

La konsciiĝo de la potenciala danĝero, kiu havas la troan ekspozicion al la jonigaj radiadoj, kondukis la aŭtoritatojn fiksi la reglamentajn normojn por la limoj de dozo. Ĉi tiuj limoj respondas al suplementa risko akceptebla rilate al la natura risko.

La ĉefaj principoj estas difinitaj de la Internacia Komisiono por Radiprotekto, sendependa organizo kiu studas la biologiajn efikojn de la radiado, kaj konsilas regulojn. De 1928, la Internacia Komisiono de Radiologia Protekto (IKRP aŭ ICRP en la angla) kunvenigas medicinistojn, fizikistojn kaj biologojn de ĉiuj landoj. Ĉi tiu sendependa scienca aŭtoritato publikigas rekomendojn en materio de radiologia protekto, aplikeblajn en ĉiu Ŝtato. Tiuj ĉi estas kutime sekvataj en la profesia praktiko, kaj ili estas la bazoj por registaraj reguladoj.

Alia grava organizaĵo estas la UNSCEAR (United Nations Scientific Committee on the Effects of Atomic Radiation) kreita en 1955 en la sino de la Unuiĝintaj Nacioj por kolekti la maksimumon de datumoj pri la niveloj de ekspozicio okazigitaj de la diversaj fontoj de jonigaj radiadoj kaj ĝiaj biologiaj, sanitaraj kaj mediaj konsekvencoj.

Premisoj[redakti | redakti fonton]

La principoj rekomendataj de la Internacia Komisiono por Radiprotekto estas la sekvaj:

  • Pravigo: Ĉiu ago kiu povas okazigi radiadan ekspozicion devas esti pravigata pro la bonoj kaŭzataj, tiel por la individuo kiel por la socio.
  • Optimumado: Ĉiuj agoj devos esti realigitaj en formo tia, ke la dozo estas kiel eble plej malalta, konsiderante la teknikajn kaj sociajn cirkonstancojn.
  • Limigo de dozo: Sendepende de la pravigo kaj optimumado, devas ekzisti limoj al la individua dozo ricevita. Tiuj dozoj devas eviti la aperon de nestokastikaj damaĝoj, kaj devas limigi la probablon de stokastikaj damaĝoj al tiuj kompareblaj en aliaj aktivadoj. Tiu principo ne estas uzata por la radiado ricevita kiel paciento en medicina proceduro, en kiu la limon fiksas la dezirindeco de la surradiado.

La leĝaj normoj de radiologia protekto en plejmulto de evoluintaj landoj uzas jenajn limojn:

  1. limo de ekvivalenta efektiva dozo de 1 mSv/jaro por la ĝenerala loĝantaro kaj de 100 mSv mezume en 5 jaroj por la personoj dediĉitaj profesie al laboroj kiuj implicas radioaktivan ekspozicion (nuklea industrio, medicina radiologio), kun maksimumo de 50 mSv en sola jaro;
  2. limo de ekvivalenta dozo en individuaj korpaj organoj: 500 mSv jare, krom por la kristalino (okulo), por kiu ĝi estas de 150 mSv.

La procedoj de la radiologia protekto[redakti | redakti fonton]

La tri fundamentaj reguloj de protekto kontraŭ ĉiu fonto de radiado estas:

Plumba kastelo uzata por blendi radiaktivan fonton en laboratorio
  1. Distanco: Malproksimiĝi de la fonto de radiado. La intenseco de ekstera radiado malpliiĝas laŭ la kvadrato de la distanco;
  2. Tempo: Malpliigi la daŭron de la ekspozicio al la radiadoj.
  3. Blendado: En kelkaj okazoj, kaj ĉefe por eksteraj fontoj de radiado, oni povas meti ekranojn inter la radioaktiva fonto kaj la personoj. Ekzemple, en la nukleaj industrioj, multnombraj ekranoj protektas la laboristojn en laborado proksime al radiaktiva fonto. La ekranoj uzataj kutime por elektromagneta radiado estas muroj de betono, plakaĵoj de plumboŝtalo kaj kristaloj specialaj riĉigitaj kun plumbo. Por neŭtronoj necesas malpezaj elementoj, riĉaj je atomoj de hidrogeno.

Ĉi tiujn mezurojn de radiologia protekto eblas kompari al kiuj kiujn oni prenas kontraŭ la transviola radiado: uzo de suna kremo kiu agas kiel protekta ekrano kaj limigo de la ekspozicio al la sunradioj.

Por la radioaktivaj fontoj kiuj elsendas radiadojn, oni povas aldoni aliajn du pliajn rekomendojn:

  • Atendi, kiam eblas, la malpliigon de la radia aktiveco de la elementoj per ilia natura desintegrado.
  • Ventolado, se ekzistas la ebleco ke troviĝas radioaktivaj gasoj. Tiu estas la ĉefa proceduro de protektado en kazo de poluado pro radono.

La laboristoj kiuj povas atingi nivelojn de dozo proksimajn al la leĝaj limoj pro la jonigaj radiadoj en sia laboro (nukleaj industrioj, kuracistoj, radiologoj...) kutimas porti dozometrojn, kiuj mezuras la kvanton de radiado al kiu ili estis submetitaj. Ĉi tiuj mekanismoj permesas certigi ke la persono ricevis dozon pli malaltan ol tiu leĝe difinita, aŭ, en kazo de radiologia akcidento, tio permesas koni la nivelon de la dozo ricevita.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]