Siverto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La siverto (simbolo Sv) estas la SI-unuo de ekvivalenta dozo. Ĝi provas enkalkuli la biologiajn efikojn de radiado, ne nur la fizikajn aferojn, kiujn karakterizas la sorbita dozo, mezurebla en grajoj. Ĝi estas nomita pro Rolf Maximilian Sievert, sveda medicina fizikisto fama pro lia laboro pri la mezurado de radiadaj dozoj kaj pro esplorado pri la biologiaj efikoj de radiado.

Difino[redakti | redakti fonton]

La kvanta ekvivalenta dozo H estas la produto de la sorbita dozo D de joniga radiado kaj la sendimensia faktoro Q (kvalita faktoro) difinita kiel funkcio de linia energia transigo laŭ la ICRU (Internacia Komisio pri Radiologiaj Unuoj kaj Mezuroj):

Tiel, por specifa radiado, la numera valoro de H eble malsamas al tiu de D, dependante de la valoro de Q.

La malsamecon kaŭzas la linia energia transigo de la tipo de radiado, donante malsaman relativan biologian efikecon por ĉiu tipo de radiado konsiderata.

Plej ofte estas la milisiverto (mSv), kiun oni utiligas por taksi dozojn rilatante al homoj.

En diagnozaj medicinaj proceduroj, ekzemple X-radioj, nuklea medicino, Pozitrona Emisia Tomografio, kaj aliaj tomografioj, tipe la dozo estas 0,1-10 mSv, por nur sufiĉe akiri la bezonatan informon.

La efektiva dozo de natura radiado multe varias laŭloke, sed tipa valoro estas 2,4 mSv/jaro [1].

Q valoroj[redakti | redakti fonton]

Jen iuj kvalitaj faktoraj valoroj:[2]

  • Fotonoj, ĉiuj energioj : Q = 1
  • Elektronoj kaj muonoj, ĉiuj energioj : Q = 1
  • Neŭtronoj,
    • energio < 10 keV : Q = 5
    • 10 keV < energio < 100 keV : Q = 10
    • 100 keV < energio < 2 MeV : Q = 20
    • 2 MeV < energio < 20 MeV : Q = 10
    • energio > 20 MeV : Q = 5
  • Protonoj, energio > 2 MeV : Q = 5
  • Alfaj partikloj kaj aliaj atomaj kernoj : Q = 20

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (pdf) Raporto de la Scienca Komitato de UN (angle)
  2. 1990 Kandidatigoj Arkivigite je 2006-09-26 per la retarkivo Wayback Machine de Internacia Komisiono sur Radioaktiveca Egido (Laste atingita: 12 sep 2008)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]