Protono
El Vikipedio
La kvarkoj en protono.
La protono estas subatoma partiklo kun pozitiva elektra ŝargo. Laŭ la atoma modelo de Niels Bohr, la protonoj kaj la neŭtronoj estas la du nukleonoj aŭ eroj en la atomkerno. Ĝia maso estas 1836-oble pli granda ol tiu de elektrono.
Ekzemple, neŭtra atomo de karbono havas ses protonojn kaj ses neŭtronojn en sia atomkerno. Ĝia atommaso estas preskaŭ 12 amu (la atommaso de karbono-12 estas precize 12 amu). Estas ankaŭ ses negativaj elektronoj orbitantaj la nukleo.

