Pozitrono
El Vikipedio
Pozitrono, aŭ pozitono, estas la antipartiklo de la elektrono, kun sama maso je 9,11 × 10−31 kilogramo, sama spino ½, sed pozitiva elektra ŝargo je +1,6022 × 10−19 kulombo. La ofta simbolo por la pozitrono estas e+.
La atomsimila kombino de elektrono kaj pozitrono nomiĝas pozitronio.
