Iridio
El Vikipedio
Iridio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Ir kaj la atomnumeron 77. Ĝi estas peza arĝentblanka transirmetalo, parto de la platina familio. Ĝi estas la plej nerustebla elemento, kaj estas uzata en alojoj.
Iridio estas pli rara ol oro aŭ platino. En la naturo ĝi troviĝas forme kiel etaj grajnoj sur aŭ kompanie je platino. Kune kun osmio ĝi formas du naturaĵajn mineralojn:
- osmiridio, kio konsistas de 50% iridio, la resto de osmio, platino, rutenio kaj rodio
- iridosmio, kio konsistiĝas el 55-80% osmio kaj el 20-45% iridio
Gravaj trovejoj estas en Sud-Afriko, en Uralo, Nord- kaj Sud-Ameriko, en Tasmanio, Borneo kaj Japanio.
Libera iridio same kiel aliaj elementoj de la platengrupo troviĝas en riversabloj. Krome, iridio defalas dum la fandado de nikelercoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Kemio
- Listo de kemiaj elementoj laŭ nomo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ simbolo
- Listo de kemiaj elementoj laŭ atomnumero
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||