Volframo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Volframo estas kemia elemento en la perioda tabelo, kiu havas la simbolon W (el la germana nomo de la elemento: Wolfram) kaj la atomnumeron 74. Ĝi estas peza blankgriza transirmetalo trovebla en multaj ercoj. Pro tio, ke ĝi estas malmolega, ĝi estas uzata en fortikaj alojoj. Pro ĝia alta fandopunkto, ĝi estas ankaŭ uzata por la filamentoj de inkandeskaj lampoj.