Teralkala metalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teralkalaj metaloj: berilio, magnezio, kalcio, stroncio, bario

Teralkala metalo estas ĉiu elemento de la perioda tabelo el grupo 2 laŭ la IUTAK-sistemo, nome:

NomoAtomnumeroPeriodo
Berilio4Periodo 2
Magnezio12Periodo 3
Kalcio20Periodo 4
Stroncio38Periodo 5
Bario56Periodo 6
Radiumo88Periodo 7

La teralkalaj metaloj ĉiuj estas arĝent-koloraj, molaj, maldensaj metaloj, kiuj reakcias rapide kun halogenoj formante jonajn salojn. Ĉi-tiuj elementoj ĉiuj havas du elektronojn en la plej ekstera elektrona ŝelo.