Rentgenio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rentgenio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Rg kaj la atomnumeron 111. Ĝi estas ege radioaktiva sinteza elemento kiu disfalas treege rapide. Ĝi estas sinteza elemento, el kiu nur malmulte da atomoj estis kreitaj. Pro ĝia esteco en grupo 11, oni pensas, ke ĝi estas solida metalo.

Ĝi estis nomita pro la germana fizikisto Wilhelm Conrad Röntgen. Ĝi estis unue farita en la jaro 1994 en Darmŝtato per kunfandiĝo de bismuto kaj nikelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Rg-TableImage.png