Mendelevio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

MendelevioUnilunio estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon Md (antaŭe Mv) aŭ Unu kaj la atomnumeron 101. Ĝi estas rara tero kaj elemento en la aktinoida serio. Mendelevio estas posturania radioaktivega metala elemento kiu oni povas fari de bombardi ejnŝtejnion per alfaradioj. Ĝi estis nomita pro la kemiisto, Dmitrij Mendelejev.

Rimarkindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esploroj montras, ke mendelevio havas iom stabilan dupozitivan (II) oksidostaton, krom la pli tipa (en aktinoidoj) tripozitiva (III) stato. Md-256 estis uzita por esplori la kemiajn trajtojn de ĉi elemento en akva solvo. Ne estas ceteraj uzoj por mendelevio, kaj apenaŭaj kiomoj da ĝi estis produktitaj iam.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mendelevion unue sintezis la teamestro Albert Ghiorso, Glenn T. Seaborg, Bernard Harvey kaj Greg Choppin je eka 1955. La teamo produktis Md-256 (duonvivo da 76 minutoj), kiam ili bombardis celon el ejnstejnio-253 per alfaradioj (heliumaj atomkernoj) en la 60-cola ciklotrono ĉe Radiolaborejo Berkeley (Md-256 oni sintezis po unu atomo). La elemento 101 estis la naŭa transurania elemento laŭ sintezdato.

Izotopoj[redakti | redakti fonton]

15 radiizotopoj de mendelevio estas esploritaj. Plej stabilaj estas Md-258 kun duonvivo da 51,5 tagoj, Md-260 kun 31,8 tagoj kaj Md-257 kun 5,52 horoj. La ceteraj radiaktivaj izotopoj havas duonvivojn da malpli ol 97 minutoj, kaj la plimulto da malpli ol 5 minutoj. Tiu ĉi elemento havas 1 metastaton, 258m-Md (t½ 57 minutoj). La atompezo de la izotopoj de mendelevio rangas inter 245,091 unuoj de atompezo (Md-245) kaj 260,104 unuoj (Md-260).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]