Heziodo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Heziodo, greka poeto vivinta en la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K. Li estas aŭtoro de "Teogonio".

Filo de terkultivisto, Heziodo travivis kampulan vivon dum sia tuta juneco. Kvankam lia frato trompe akiris pli grandan parton de la patra heredaĵo, Heziodo, dank' al sia ŝparemo iĝis baldaŭ pli riĉa ol tiu. Kaj tamen li plurfoje helpis sian malhonestan fraton. Onidire por konvinki tiun fraton sekvi sanan vivon li verkis sian duan faman verkon, kiu estas instrua poemo pri la kamparaj laboroj kaj mastrumado: "Laboroj kaj Tagoj" .

Kelkaj proverboj de Heziodo:

  • Fidi virinon estas tiel, kiel fidi ŝteliston.
  • Nenion prokrastu ĝis morgaŭ nek ĝis postmorgaŭ.


[redakti] Vidu ankaŭ jenon:


[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.perseus.tufts.edu/cgi-bin//perscoll?.submit=Change&collection=Perseus%3Acollection%3AGreco-Roman&type=text&lang=Any&lookup=Hesiod
·  http://remacle.org/bloodwolf/poetes/falc/hesiode/theogonie.htm
·  http://lib.ru/POEEAST/GESIOD
·  http://www.gutenberg.net/etext/348



Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Heziodo" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.