Orakolejo de Delfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Delfo, en Grekujo
Templo de Apolono

La orakolejo de Delfo estis granda sanktejo dediĉita al dio Apolono, kiu havis lian templon sur la centra parto de la ejo. Tien iris la grekanoj por demandi al dioj pri maltrankviligaj aferoj. Ĝi estis en Grekujo, sur la loko, kie estis la antikva kaj malaperinta urbo nomita Delfo, ĉe la bazo de la monto Parnaso je 700 m. sur la marnivelo kaj je 9,5 km distance de la golfo de Korinto.

El la monto elfluis plurajn fontojn. Unu el la plej konitaj jam de antikve estis la fonto de Kastalio, ĉirkaŭita de laŭra arbareto dediĉita al Apolono. La legendo kaj la mitologio rakontas ke ĉe la monto Parnaso, proksime al tiu fonto, renkontiĝis pluraj diuloj, muzoj kaj najadoj. Dum tiuj renkontiĝoj Apolono ludis la liron kaj la diuloj kantis.

La orakolejo de Delfo grave influis sur la koloniado ĉe la suda marbordo de Italujo kaj Sicilio. Ĝi iĝis la religia centro de la helena kulturo.

La nomo Delfo devenas de Delfino (Δελφινης), kiu estis la nomo de la mitologia drako, kiu gardis la orakolejon antaŭe al la alveno de Apolono. Laŭ la mitologio, Apolono mortigis la drakon por akiri ĝian saĝon kaj la orakolejon. Ekde la 4-a jarcento a.K., ĝi eknomiĝis Pitono anstataŭ Delfino. La drako Delfino estas ankaŭ la serpento Pitono laŭ posta versio de la legendo. La legendo rakontas ke Apolono savis la cindrojn de la besto en sarkofago, kaj subterigis ĝin sub la templo, pli precize sub ŝtono nomita Onfalos, kio greke signifas umbilikon de la mondo.

De Pitono devenis la nomon Pition, kiu estis la nomo de la orakolinoj de la sanktejo.

Pitioj (Orakolinoj)[redakti | redakti fonton]

La pitioj respondis la demandojn de la grekanoj. Oni blinde fidis tiujn respondojn eĉ se ili eraris ĉar tiukaze, oni pensis ke ne eraris la respondo mem sed la interpreto de la respondo.

La demandanto unue intervjuis kun la orakolino kaj unu tago poste ŝi donis la orakolaĵon (la respondon). Ŝi respondis voĉe kaj pastro skribis la orakolaĵon por doni ĝin al demandanto.

Unue oni skribis la respondojn verse. Tamen la versoj estis malkvalitaj kaj ne indaj de Apolono, la dio de la muziko, kiu laŭ la tiama kredo donis la orakolaĵon al la pitio. Do baldaŭ oni ŝanĝis verson al prozo.

Dum la plej bonaj tempoj de la sanktejo estis tri pitioj en la sanktejo kaj sufiĉis unu orakolino dum la epoko, kiam apenaŭ estis demandantoj. Por elekti ŝin, oni ne atentis pri socian klason, tamen ŝia vivo kaj kutimoj nepre devis esti neriproĉeblajn. La virino kompromise akceptis la postenon kaj vivi en la orakolejo por ĉiam.

Ejo[redakti | redakti fonton]

Paŭzanio en la 2-a jarcento a.K. tre bone priskribis la orakolejon. Oni povis konfimi lian priskribon per arkeologia esploro.

Palisaro ĉirkaŭis la tutan lokon. Ĉe la sudorienta angulo komenciĝis la sankta vojo, kiu supreniris la monton kaj preterpasis konstruaĵojn nomitajn trezorejojn, stadionon kaj plurajn monumentojn ĝis la orakola templo de Apolono.

Antaŭ la ĉefa templo estis oferaltaro. En la sanktejo ankaŭ ekzistis teatrejo kaj hipodromo, kiun ankoraŭ oni ne trovis.

La trezorejoj estis templetoj, kie oni savis la donacojn de la demandantoj, kiuj estis valoregaj. Oni scias pri tiuj ĉi trezorejoj: