Diskuto:Delfo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estis mi kiu kreis la artikolon en 2007, kun klara subteno de la landnomaj formoj kun moderna finaĵo -io en la teksto. Uzanto arbarulo en oktobro 2023 iom adaptis la tekston, ŝanĝis ĉiun formon "Grekio" al formo "Grekujo" kaj notis ke li "korektas la plej evidentajn erarojn". Laŭ la landonoma kompromiso en Vikipedio tio neniel eblas, kaj la formo "Grekio" neniel estis "plej evidenta eraro", eĉ se Arbarulo tiel pensus laŭ persona bontrovo, sed estas establita esperanta vorto (jen en PIV) - Greklando kaj Grekujo estas permeseblaj alternativoj, neniel pli bonaj, sed en vikipedia teksto ne eblas ŝanĝi ekzistintajn tekstojn tiel laŭ persona bontrovo. ThomasPusch (diskuto) 11:24, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankoraŭ demandon: Kion signifu la vorto "diulo"? Ĉu estas mistajpita vorto "dio" (dioj jam estas uloj, aldoni la silabon "-ul-" al ĝi estus same sen-sence kiel skribi homuloj, filinuloj aŭ infanetuloj - ĉiuj tiuj vortoj ne ekzistas). Sed se eble io tre specifa koncepto celiĝas, tiam pri tia koncepto nepre necesas verki artikolon, kun referencoj, kaj perfekte ligitan al alilingvaj artikoloj. Plej bone kompreneble estus, se tiun koncepton jam klarigus la esperantaj vortaroj, antaŭ ĉio la unulingva vortaro PIV, sed se ne estas tiel, tiam oni almenaŭ devas prezenti la koncepton em vikipedia artikolo, kaj fari tion konvinke, ĉar alikaze povas esti ke aliaj vikipedianoj opinias la prezentitan "novan vorton" en la artikolo ne-konvinka kaj diskutas ĉu forigi la tutan artikolon. Ĉar ĉio tio ne ekzistas, mi konsideras la tre nekutiman vorton simple mistajpaĵo, eraro, kaj ŝanĝas la uzojn provizore al vorto "dio". ThomasPusch (diskuto) 01:34, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La teksto kiun mi aldonis plejparte ne estis mia sed, kiel mi menciis en la redaktresumo, transmetita de la antaŭa artikolo Orakolejo de Delfo [1]. En tiu artikolo oni konsekvence uzis -ujo. La "eraroj" kiujn mi menciis ne estis viaj, sed apartenis al la enhavo de "Orakolejo de Delfo". (Ekz. se paroli nur pri lingvaĵo, mi korektis "grekanoj" al "grekoj".) Mia intenco, kiam mi ŝanĝis "Grekio" al "Grekujo", estis unuecigi la ĵus kunigitan artikolon. Se la kompromiso pri landnomoj ne permesas tion, mi pardonpetas - tamen ĉu -ujo en la transmetita kaj nova teksto ne devus resti, laŭ tiu sama kompromiso?
Mi agnoskas ke mi ne afiŝis la koncernan ŝablonon al la artikoloj kiam mi proponis kunigi ilin, kiel postulas la politiko pri kiu vi kelkajn semajnojn poste atentigis min. Mi pardonpetas se tio estus helpinta vin.
"Diuloj" estas vorto el "Orakolejo de Delfo" kiun mi ne tute aprobis sed pri kies plibonigo mi ne volis ĝeni min. Ŝajne ĝi estis tradukprovo de divinidad, kaj ĉi tie celis estulojn, kiuj estas dioj (certe ne homoj), ĉar ili estas senmortaj, sed pri kiuj oni ne tuj pensas kiam oni legas "dioj", ĉar ilia potenco estas limigita relative al la grandaj olimpaj dioj. Arbarulo (diskuto) 20:39, 5 nov. 2023 (UTC)[Respondi]