Beotio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de Beotio en Grekio

Beotio (greke Βοιωτία - dum antikvaj tempoj Boiotia, en moderna greka prononco Viotia) estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 3.211 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 131.000 enloĝantojn. Beotio krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko nuntempe estas la urbo Livadia. La provinco apartenas al la administra regiono Meza Grekio.

Dum la epoko de antikva Grekio la ĉefurbo de Beotio estis la antikva urbo Tebo (Laŭ K. Bein "Teboj"). La legenda fondinto de la urbo Tebo nomiĝis Kadmo. Kun Beotio inter alie ligiĝas la nomoj de Pindaro, (la plej granda lirikisto helena), Epaminondo (teba militestro), kaj Eteoklo (filo de Edipo).

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  oficialaj paĝoj de la insulo respektive provinco (en la greka)
Ekstera ligilo  historiaj kaj arkeologiaj informoj pri la antikva Beotio (en la germana)



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj