Rapido de sono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sono estas vibro tiu trairas elastan medion kiel ondo. La rapido de sono priskribas kioman distancon tia ondo iras dum certa tempo.

En seka aero ĉe marnivelo kun temperaturo de 21°C, la rapido de sono estas 344 m/s. La rapido de sono estas variablo dependa de kaj la ecoj de la substanco tra kiu ĝi iras, kaj temperaturo. Ekzemple, la rapido de sono ĉe la pinto de monto dum vintro estus proksime 330 m/s anstataŭ 360 m/s en varmega dezerto.

Kvankam la termino estas plej ofte uzata temante tra aero, la rapido de sono povas esti mezurita en preskaŭ ia ajn substanco. La rapido de sono en likvaĵoj kaj ne-truoplenaj solidoj estas pli alta ol en aero (ĉ. 1 500 m/s en akvo).

Ĝenerale la rapido de sono c estas jen:

do

Ks estas la koeficiento de rigideco, t.e. izotropa prema modulo de la media substanco;
estas la denso.

Tial la rapido de sono plialtiĝas kun la firmeco de la substanco, kaj malplialtiĝas kun la denseco.

Por ĝeneralaj ekvacioj pri stato, se klasika mekaniko estas uzata, la rapido de sono estas jen:

se diferencialigado okazas pri neŝanĝo de varmo (dum konstanta entropio).