Klasika mekaniko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Oni sugestas kunigi ĉi tiun artikolon kun Klasika Meĥaniko. (Diskuto)
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Klasika mekaniko estas tiu mekaniko kiu neglektas relativecon kaj kvantumajn aspektojn je la studo de la movo de la korpoj aŭ mekaniko. Historie klasika mekaniko venis unue, dum kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko estas pli novaj. Kvantuma mekaniko kaj relativeca mekaniko disvolviĝis frue en la 20-a jarcento.

Multfoje aperas kiel Neŭtona mekaniko, kvankam oni povas inkludi aliaj alproksimiĝoj al la fako, kiel tiel de Leibniz. Newton studas movon laŭ ĝiaj kaŭzoj (fortoj), tamen aliaj studas ĝin laŭ ĝiaj efektoj (energiŝanĝoj).

Klasika mekaniko trafas pri movo de makroskopia objektoj, tiel kiel pafaĵoj, maŝineroj aū kosmaj objektoj, ekzemple spacveturiloj, planedoj, steloj kaj galaksoj. Ĝi eltenas precizajn rezultojn pri la movo de tiuj objektoj, kaj estas unu el la plej malnovaj kaj ampleksaj fakoj en scienco kaj teknologio. Ene de tiu fako, multaj specialaj fakoj enestas, tiuj pri gazoj, likvoj aū solidoj, ktp.