Farmacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La farmacia kaduceo reprezentas la vazon de Higia (filino de Asklepio kaj sandiino), en kiun la serpento kraĉas sian venenon por prepari el ĝi kuracilojn.
12-08-18-tilidin-retard.jpg

Farmacio estas la scienco pri kuraciloj kaj ilia preparado. Farmacio kombinas aspektojn el aliaj sciencoj, ĉefe el kemio kaj biologio.

En multaj landoj estonta apotekisto devas studi farmacion en universitato.

Komparu kun farmakologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Farmacio estas unu el la plej malnovaj akademiaj fakoj (materia medica), sed kiel memstara disciplino, la nuna farmacio estas relative juna scienco, kiu estiĝis nur dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj.

Nur dum la 18-a jarcento ekestis sekve al klerismo privataj farmaciaj lernejoj, kiuj - aldone al la tradicie metiaj - transprenis la sciencan instruon de estontaj apotekistoj.

Dum la 19-a jarcento, ekzemple en Germanio la farmacistudo iĝis deviga al apotekistoj (1875 en la tuta germana imperio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]