Aristotela fiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tiu artikolo provas taksi la ne-matematikan filozofion pri naturo fare de Aristotelo surbaze de la modernaj matematiko, fiziko kaj kosmologio.


Filozofo Aristotelo, (Muzeo Louvre) laŭ bronzaĵo far Lisipo

La greka filozofo Aristotelo malvolvis multajn teoriojn pri la naturo de la fiziko. Temas pri tio, kion oni priskribis kiel la kvar klasikaj elementoj. Li parolis pri la rilatoj inter ĉi-tiuj elementoj, ilia dinamiko, kiel ili efikas ĉe Tero, kaj kiel ili altiras unu la alian per nespecifitaj fortoj.

La ĉefaj principoj de la aristotela fiziko estas:

  1. La natura situo: ĉiu elemento emas situiĝi al variaj pozicioj rilate al la centro de la Tero, kiu ankaŭ estas la centro de Universo.
  2. Pezo/malpezo: Por atingi tiun pozicion, la objektoj suferas forton al supro aŭ malsupro.
  3. Rekta movo: La movo estigita de tiu forto estas rekta kaj konstantrapida.
  4. Rilato rapideco denso: La rapideco estas inverse proporcia je la denso de la medio.
  5. Neebleco de la vakuo: Movo en vakuo estus infinite rapida.
  6. Ĉieeco de etero: Ĉiuj punktoj de la spaco estas plenaj je materio.
  7. Infinita spaco: Spaco ne povas havi limon.
  8. Kontinua materio: inter atomoj estus vakuo, do materio ne povas konsistiĝi el atomoj.