Kriminologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Krimoscienco (neologisme kriminologio aŭ pli mallonge krimologio) estas interdisciplina objekto de psikologio, sociologio, pedagogio kaj jursciencoj (specife punjuro). Sia celo estas la studo de la krimulo, rilate al la krimo mem, konsiderante minimume al la viktimo, kiu estas plena studa objekto de viktimologio, por kompreni la krimulon mem kaj liajn motivojn, kiuj igis al li fari certajn krimojn.

La esplora kriminologia laborkampo inkludas la krimulajn transpaŝojn, la efikojn kaj la formojn aŭ meĥanismojn de krimoj, samekiel ties kaûzojn kaj iom da konsekvencojn.

La termino criminologie (laŭvorte esperantiga "kriminologio") de ĉi tiu scienco estis uzita unuafoje de franca antropologo Paul Topinard. En 1885, la jura instruisto itala Rafaek Garófalo uzis ĉi tiun nomon formale.

Tre ligita al kriminologio estas la atingoj kaj teorioj de Cesare Lombroso, kiu estas konsiderita krimoscienca patro pro siaj studoj pri la kriminala antropologio, ellaboris ties bazojn kaj teoriojn, kiuj daŭras hodiaŭ.

Malgraŭ esti scienco relative laste kreita kaj esti pridubita laŭ sia kunligo kaj dependeco kun la puna juro, krimonologio atingis karakteron de aŭtonoma scienco, pro partopreni en la uzado de la scienca metodo por la formulado de multaj teorioj, kiu komponas ĝin.

Kriminologio studas pri la krimulo la diversajn aspektojn, kiuj komponas la sanon kompletan, tio estas la komponaĵojn biologia, psikologia kaj socia, por tiel atingi konkludojn pri la nuna krima fonto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Kriminologio. Verko de R. Vambery, el la hungara trad. V. Tóth 1924, 86 p. „Ĝi temas pri la deveno, la historio, la diversaj skoloj, la rilato al punsistemoj, de l' prikrimaj studoj, pri la sociaj kaj individuaj kaŭzoj de l' diversspecaj atencoj. K, (G. S. , , E' 1924 p :188.)