Polenoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Poleneroj de pluraj specioj: sunfloro (Helianthus annuus), Ipomoea purpurea, Sidalcea malviflora, Lilium auratum, Oenothera fruticosa kaj Ricinus communis.
Polenero vidita per mikroskopo.

Polenoscienco, polenologiopalinologio, estas faka scienco parto de la plantoscienco dediĉita al studo de la poleno kaj la sporoj. Ĝi fokusigas la analizon de ties ekstera morfologio kiu prezentas strukturajn modelojn diferencajn laŭ variado ĉe la eksino, kiu estas la ekstera muro de la poleneroj. La studo kaj mikroskopa analizo de ties simetrio, fendoj en la muroj, konturo, formo, grandeco, ktp., havas gravan valoron por la Taksonomio kaj permesas diferencigi diversajn taksonojn je diversaj niveloj (familio, genroj, specioj). En la studo de la Paleontologio ĝi atingas sian maksimuman kapablecon, ĉar la poleno montras grandan rezistecon kontraŭ la putriĝo pro la kemia karaktero de la eksino. Tiu fako de pristudo estas nomebla kiel "Paleopolenologio"

Por la geologio eĉ pli interesa ol la studo de la fosilioj de grandaj arboj kiel la koniferoj, interesas lal etaj sporoj kaj poleneroj. La reprodukto-ĉeloj de la diversaj plantoj enhavas sufiĉe gravan kemian rezisto-kapablon en la ĉel-muroj, pro tio ili fosiliiĝis kaj troveblas ofte en sedimentoj.

Ankaŭ la paleoklimatologio uzas la informon de la paleopolenologio kiel ilo tre ofte. Tiu uzado kialas por la fakto, ke la vegetalaj specioj pluhavas siajn mediajn kondiĉojn sub diversaj klimataj cirkonstancoj. Simpligo de la indukta metodo uzata por la klimata rekonstruo estas jena: se specio nuntempe tipa de malvarmaj kaj malsekaj medioj troviĝas en sedimento kun materialoj de difinita epoko de la pasinteco, oni povas dedukti, ke la klimato dum tiu periodo estis malvarma kaj malseka. Kompreneble la procezo de interpretado de la ekologio de pasintaj medioj ne estas tiom simpla kaj oni devas konsideri multajn aspektojn kiel la interagado inter la diferencaj specioj ene de vegetala komunumo, la ekologia amplekseco de la taksonoj, ktp.

Unu el la fontoj de fosilia poleno plej oftas, ĉefe en mezvarmaj latitudoj de la planedo, estas la torfejoj, lagaj medioj aŭ humidejoj. La konservado de la poleno bezonas pluhavi la samajn kondiĉojn de anoksio konstante, ĉar la bonkondiĉa konservado de la poleno okazas en medioj malmulte eksponitaj al erozio kaj oksigenado. Pro tio la trofejoj kaj similaj lagaj aŭ marĉaj medioj estas specife utilaj en tiu aspekto. Aliflanke en tiu tipo de sedimentejoj la sedimentita materialo sedimentiĝas sinsekve kaj pro tio oni povas dedukti koherajn kalkulojn en la tempo, en kiuj la bazo estus pli antikva ol la supra zono. Se oni realigas polenajn analizojn kaj oni koherigas la rezultojn omi povas dedukti kurvajn indikilojn de vegetala ŝanĝo laŭlonge de preciza periodo kaj pro tio de klimata ŝanĝo laŭlonge de tiu preciza periodo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.
  • Pollen Analysis, 1994. Margaret E. Collinson, J.A. Webb, P.D. Moore. Blackwell Science.
  • Moore, P.D., et al. (1991), Pollen Analysis (Second Edition). Blackwell Scientific Publications.
  • Traverse, A. (1988), Paleopalynology. Unwin Hyman