Plantoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Plantosciencoplantologio (laŭ NPIV per greka postafikso, λόγος: traktado), aŭ ankoraŭ botaniko (greke, βοτάνη: herbo) aŭ fitologio (greke, φυτόν: planto) estas la studo de plantoj, vegetaloj, aŭ de la plantoregno.

Temo[redakti | redakti fonton]

La plantoj estas vivaĵoj, kiuj faras propran nutraĵon, helpe de fotosintezo, kaj enhavas eŭkariotajn ĉelojn. Fungoj ne estas plantoj; pri ili okupiĝas la mikologio. Ankaŭ fotosintezaj bakterioj (cianobakterioj) ne estas plantoj.

La plantoregno estas dividita en diviziojn (dum pri la animalregno en filumojn).

La divizioj de la plantoregno (vidu ankaŭ biologia klasado):

Estas du klasoj de angiospermoj,

Historio[redakti | redakti fonton]

Frutempa historio[redakti | redakti fonton]

La studado de herboj utilaj por la kuracado de malsanoj (herbokuracado) komencis dum la prahistorio. En skribita formo, informoj pri utilaj herboj estas en la praaj verkoj de ĉiuj popoloj. Ekzemple, jam Sumeroj kaj Egiptoj faris listojn de utilaj herboj.

La unua sistema plantosciencisto estis verŝajne Teofrasto, helena filozofo de la 4-a jarcento a.K.. En siaj verkoj (ĉefe Περὶ Φυτῶν Ιστορίας = Historio de Plantoj kaj Περὶ Φυτῶν Αἰτιῶν = Kauzoj de Plantoj), li priskribis pli ol 500 plantoj, proponis frutempan klasadon kaj studis la naskadon kaj la kreskadon de plantoj.

Pluraj romianoj verkis traktatojn pri teknikaj flankoj. La unua estis Katono la pli maljuna, kiu skribis en la 2-a jarcento a.K. De agri coltura (Pri Agrikulturo).

Dioskorido, helena kuracisto de la 1-a jarcento p.K., listis pli ol 1000 plantoj kun desegnoj en sia verko Περὶ Ὕλης Ἰατρικῆς = Pri Kuraca Materio (ankaŭ konata sub la latina nomo De materia medica). Tiu libro similas al la listoj de plantoj de la fruaj herbokuracistoj, sed gajnis famon ĉar ĝi estas tre riĉa je informoj.

Dum la sama jarcento, Plinio la Maljuna skribis la verkon Naturalis historia (Natura Historio), enhavantan 37 librojn; 16 libroj temas pri plantoj, plantokultivado kaj herbokuracado.

En la 9-a jarcento, araba sciencisto, Abu Hanifa ad-Dinaŭari, skribis gravan verkon pri plantoj, titolitan Kitaab an-nabaat (= Libro de la Plantoj). Ĝi estas konata hodiaŭ nur parte. Inter aliaj arabaj plantosciencistoj, elstaras Abu al-Abbas an-Nabati kaj Ibn al-Baitar, kiuj vivis en la nuntempa Hispanio dum la 13-a jarcento.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 15-a jarcento, kun la unuaj botanikaj ĝardenoj, la plantoscienco pli klare apartiĝas de aliaj branĉoj de la natura scienco.

La listo de plantosciencistoj dum la 16-a jarcento iĝas multnombra. Inter la aliaj, Hieronymus Bock, Leonhart Fuchs, Otto Brunfels, Carolus Clusius, Valerius Cordus, Ulisse Aldrovandi ktp.

Gravas en la 17-a jarcento la esploro de planta anatomio kaj biologio. Marcello Malpighi verkis Anatome plantarum (Anatomio de Plantoj). Robert Hooke en sia Micrographia priskribis insektojn kaj plantojn observatajn per mikroskopo, kaj uzis unuafoje la vorton "ĉelo" ĝuste pri la ĉeloj de iu planto, ĉar ĝi similis al mielĉeloj de abelujo. Antoni van Leeuwenhoek aldonis multe da pluaj mikroskopaj observoj, ne nur pri plantoj, sed ankaŭ pri animaloj, bakterioj ktp. Rudolf Jacob Camerarius skribis De sexu plantarum (Pri la Sekso de la Plantoj). Joseph Pitton de Tournefort, kiu skribis plurajn verkojn pri plantoscienco, helpis klarigi la difinon de genro.

La moderna klasado naskiĝis dum la 18-a jarcento. Jam je la fino de la antaŭa jarcento, John Ray en sia verko Historia plantarum generalis (Ĝenerala Historio de Plantoj) klare apartigis unukotiledonajn kaj dukotiledonajn plantojn, nudsemplantojn kaj angiospermojn.

Karolo Lineo, portreto farita de Alexander Roslin

La sveda Karolo Lineo, kiu fondis la nuntempan metodon por nomi ĉiujn vivaĵojn, estis unue plantosciencisto, kvankam li ankaŭ interesiĝis pri bestoj. En sia verko Systema Naturae (la Sistemo de Naturo) li difinis la uzon de du latinaj vortoj por elmontri la genron kaj la specion (dunoma nomsistemo). En aliaj verkoj (Genera Plantarum, Philosophia botanica, Species plantarum) li aplikis pli amplekse sian metodon al multegaj plantojn.

La franca Georges-Louis Leclerc de Buffon estis alia grava sciencisto de la 18-a jarcento. Kvankam li ne konsentis kun Lineo, li ankaŭ uzis la dunoman nomsistemon. Estrante la Reĝan Ĝardenon en Parizo, li multe kontribuis al plantoscienco, ĉefe per sia verko Histoire naturelle (Natura historio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]