Fungoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fungosciencomikologio estas scienco pri fungoj, ilia taksonomio, morfologio, biologio, fiziologio, biogeografio, ilia rolo en naturo kaj en vivo de homoj.

Charles de l'Écluse, "Rariorum plantarum historia : Fungorum in Pannoniis observatorum brevia historia" (1601). En tiu libro aperis bildoj de 117 fungoj el okcidenta Hungario. La fungosciencisto Jean-Jacques Paulet proponis en 1795 la nomon «mikologio» (france mycologie), oni favoris ĉi-tiun nomon kontraŭ «fungologio» (france fungologie).

Fitopatologio estas grava fako de fungoscienco. Jam en la notoj de antikvaj popoloj (asiroj, babilonianoj, grekoj) kaj en skriboj de la judoj aperas mencio de malsaniĝo de plantoj, ĉefe de cerealoj. Ili tiam ne konis la fungon mem kiel damaĝulon, sed mallaŭdis la pli superajn fortojn, parte la malfavoran veteron.

19a Jarcento[redakti | redakti fonton]

Christian Hendrik Persoon (1761–1836), Lewis David von Schweinitz (1780–1834) kaj Elias Magnus Fries (1794–1878) estis patroj de la nova fungoscienco.

Aliaj sciencistos estis :

La verko de Anton de Bary Morphologie und Physiologie der Pilze, Flechten und Myxomyceten (1866) estas certe la unua libro de fungoscienco.

Fungoscienco de la 19a jarcento rolis grave en la institucio de la sciencaj nomoj.

20a Jarcento[redakti | redakti fonton]

Gravaj fungistoj estis:

Dum la 20a jarcento, la studioj de la formoj de la askofruktoj, de la sporoj, la formado de la konidio kaj finfine DNA kriterioj (kun la inventaĵo de la PĈR) ebligis novan taksonomion.

21a Jarcento[redakti | redakti fonton]

En 2007, Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux [1] priskribis novan konsentan taksonomion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Germana kaj franca vikipedio

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547