Joseph Dalton Hooker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Dalton Hooker
Persona informo
Joseph Dalton Hooker
Naskiĝo 30-an de junio 1817 (1817-06-30)
en Halesworth
Morto 10-an de decembro 1911 (1911-12-10) (94-jaraĝa)
en Sunningdale
Tombo preĝejo de Sankta Anno vd
Lingvoj latinaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo vd
Subskribo Joseph Dalton Hooker
Familio
Patro William Jackson Hooker vd
Patrino Maria Turner vd
Gefratoj William Dawson Hooker • Elizabeth Hooker vd
Edz(in)o Frances Hooker • Hyacinth Symonds Hooker vd
Infanoj Harriet Anne Hooker Thiselton-Dyer • Reginald Hawthorn Hooker • Marie Elizabeth Hooker • Brian Harvey Hodgson Hooker • William Henslow Hooker • Charles Paget Hooker • Grace Ellen Hooker • Richard Symonds Hooker • Joseph Symonds Hooker vd
Parencoj John Stevens Henslow • George Henslow vd
Profesio
Okupo botanikisto • esploristo • filikisto • briofitologo • fungosciencisto • kirurgo • verkisto vd
Laborkampo plantoscienco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Siro Joseph Dalton HOOKER (naskiĝis la 30-an de junio 1817 en Halesworth, Suffolk, mortis la 10-an de decembro 1911 en Sunningdale, Berkshire) estis angla botanikisto, kies oficiala botanikista aŭtora mallongigo estas „Hook.f.“.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hooker en ĉ. 1908

Joseph Dalton Hooker estis filo de botanikisto William Jackson Hooker. Li vizitis la mezlernejon Glasgow High School kaj poste studis en la Glasgova Universitato. Li iĝis medicina doktoro en 1839 kaj samjare vojaĝis kiel kuracisto kaj natursciencisto sub gvido de kapitano James Clark Ross trijarojn al la sudpolusa regiono kaj laboris pri flaŭro de la Antarkto, Nov-Zelando kaj Tasmanio. Li apartenis al la pioniroj de kontinenta ponta teorio, kiu diris, ke la similaj florplantoj de Sud-Ameriko kaj Aŭstralio aperas pro tio, ke tiuj kontinentoj estis interligitaj kaj interliga ponto dumtempe subakviĝis. Li vojaĝis de 1847 ĝis 1851 Hindion, en 1860 Palestinon, en 1871 en Marokon kaj en 1877 en Usonon. Li malkovris interalie la kruĉplanton Nepenthes rajah kaj priskribis la velviĉio.

Li estis direktoro de la Reĝa Botanika Ĝardeno en Kew, de 1865 ĝis 1885. Krom tio, li estis longtempe eldonisto kaj kunlaboranto de revuoj Botanical Magazine (de 1865 ĝis 1904) kaj Hooker's Icones plantarum (de 1867 ĝis 1890).

Hooker konatiĝis post la sudpolusa ekspedicio kun Charles Darwin kaj transprenis la klasifikadon de Darwin pri la plantoj, kolektitaj sur la Galapagoj. Ambaŭ sciencistoj iĝis proksimaj amikoj kaj Hooker apogis Darwin ekde tiam per konsiloj kaj agado. Li defendis kun Thomas Hŭley la 30-an de junio 1860 en la Oksforda Universitato verkon de Darwin, la Origin of Species (On the Origin of Species).

Post morto de Hooker, la dekano kaj kapitulo de Abatejo Westminster ofertis al la familio entombigejon proksime al tombo de Darwin, sed ili postulis por tio, ke kadavro de Hooker iĝu cindrigita. Lia vidvino Hyacinth rifuzis ambaŭ proponojn kaj Hooker iĝis entombigita - laŭ siaj deziroj - apud sia patro en tombejo de la kirko Sankta Anna en Kew Green, proksime al la Reĝa Botanika Ĝardeno.

Verkoj (elektitaj)[redakti | redakti fonton]

  • The Rhododendrons of Sikkim-Himalaya, 1849-1851
  • Illustrations of Himalayan plants, 1855
  • Flora indica, kun Thomas Thomson, 1855
  • The Botany of the Antarctic Voyage, 1844-1859
  • A Century of Indian Orchids, 1859
  • Handbook of the New Zealand Flora, 1846-1867
  • Genera plantarum, zusammen mit George Bentham, 1862-1883
  • The Flora of British India, 1872-1897
  • Himalayan Journals or Notes of a Naturalist, in Bengal, the Sikkim and Nepal Himalayas, Khasia Mountains ... 2 volumoj, Londono 1854