Filogenetiko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Filogenetiko (estas ankaŭ analizebla varianto Arkreskiĝo el la grekaj φῦλον, aro, kaj γεννάν, kreskigi) estas studo pri parenceco inter la specioj, celante kompreni la evoluado de la vivaĵoj. Eblas studi la filogenetikon de la specioj, kaj ankaŭ inter subspeciaj aroj.

Oni figuras filogenetikon per arkreskiĝa arbo. La nombro de la nodoj inter la branĉoj, kiuj figuras tiom da kunprapatroj, figuras la parenca grado inter la aroj. Ju pli estas nodoj, kaj do kunprapatroj, inter du specioj, des pli ilia parenceco estas fora, tio estas ke ilia kuna prapatro estas malnova.

Filogenetiko nuntempe uzas kaj komparas kompleksajn genajn informojn dank'al novaj sciencoj kiel Bio-komputiko kaj Matematik-komputiko.

Vidu ankaŭ [redakti]