Dentokuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dentistoj kuracantaj
Farmisto ĉe la dentisto, Johann Liss, ĉ. 1616-17.
Mezepoka dentisto foriganta denton. Londono; ĉ. 1360-75.

Dentokuracado estas la parto de la medicino kiu zorgas pri prevento, diagnozo kaj kuracado de ĉiaj malsanoj ĉe la dentoj, la buŝo kaj la makzeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam inter la 28-a kaj 18-a jarcento a.K. dentoj estis kuracitaj en la regiono de la Induso-civilizo.

En la 16-a jarcento a.K. la egipta t.n. Ebers-papiruso indikis interalie kiel kuraci dentojn.

Dum la mezepoko homoj kredis, ke vermo traboris dentojn kaj provokis dentmalsanojn. Ĝis 1829 oni kuracis dentdolorojn aplikante brulvarmegan feron por kaŭterizi kariojn kaj dentonervojn. Plejofte homoj svenis kaj perdis konscion dum tia kuracado. Por mortigi liberigitan nervon oni uzis arsenpaston, kiu sendolorigis la pacienton. Oni uzis ankaŭ eteron, kloroformon kaj ridgason. Poste kokaino aldoniĝis al kontraŭdoloraj rimedoj.

Ekde la 18-a jarcento oni uzis dentojn de hundoj, pavianoj kaj ŝafoj por anstataŭi homajn dentojn.

Dum jarcentoj oni uzis lignajn bastonetojn diserigitajn al fibroj je unu ekstremaĵo kaj kaj superŝutataj de alkalaj cindroj, zingibropipro aŭ superverŝataj de aluno por purigi dentojn. Unuaj dentobrosoj datiĝas de la frua 18-a jarcento.

Parencaj profesioj[redakti | redakti fonton]

En la kampo de la dentkuracado la dentisto estas la ĝenerala kuracisto. Kelkfoje li bezonas la helpon de pli teknike ol medicine kvalifikitaj fakuloj. Kelkfoje ankaŭ la scio de la dentisto ne sufiĉas kaj li devas pludirekti la pacienton al kirurgoj.

Ĉi tiuj parencaj profesioj estas: