Pierre Fauchard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Fauchard
Persona informo
Pierre Fauchard
Naskiĝo 2-an de januaro 1679 (1679-01-02)
en Saint-Denis-de-Gastines
Morto 21-an de marto 1761 (1761-03-21) (82-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo dentistokuracisto • kirurgo vd
Laborkampo kirurgiodentokuracado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pierre FAUCHARD (2a de Januaro 1679 – 21a de Marto 1761) estis franca kuracisto, konsiderata la "patro de moderna dentokuracado".

Dentokuraca pinĉilo desegnita de Fauchard fine de la 17-a jarcento uzita en dentoreordigado.

Fauchard iĝis konata kiel la "patro de la moderna dentokuracado". Spite al la limigoj de la primitivaj kirurgaj instrumentoj dum la fino de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj, Fauchard estis tre lerta kirurgo kiu faris rimarkindajn improvizaĵojn al dentokuracaj instrumentoj, ofte adaptante ilojn el horloĝistoj, juvelistoj kaj eĉ barbiroj, kiuj laŭ li povus esti utilaj en dentokuracado. Li enkondukis plombadon kiel traktado kontraŭ karioj. Li asertis, ke suker-derivitaj acidoj kiel tartara acido estis responsaj pro la apero de karioj, kaj ankaŭ sugestis, ke tumoroj ĉirkaŭ la dentoj kaj ĉe la gingivoj povus aperi en la plej fruaj stadioj de karioj.[1][2]

Fauchard estis la pioniro de la prostodontiko aŭ dental reordigado, kaj li inventis multajn metodojn por anstatŭi perditajn dentojn. Li sugestis, ke anstataŭaĵoj povus esti faritaj el ĉizitaj blokoj de eburoosto. Li ankaŭ enkondukis la uzadon de dentobremsiloj, dekomence fabrikitaj el oro; li malkovris, ke la dentopozicion oni povas korekti, ĉar la dentoj sekvas la modelon de la instalitaj kabloj. Vaksigitajn fadenojn el linosilko kutime oni uzis por plifortigi la bremsilojn. Liaj kontribuoj al la mondo de la dentokuraca scienco konsistas ĉefe el lia publikiĝaĵo de 1728 nome Le chirurgien dentiste (La dentista kirurugo). En la franclingva teksto estis inkluditaj "baza buŝa anatomio kaj funkciado, dentokonstruado, kaj variaj operaciaj kaj restaŭradaj teknikoj, kaj efektive apartigita dentokuracado disde la pli ampleksa kategorio de kirurgio".[1][2]

Post Fauchard, la studado de dentokuracado rapide etendiĝis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Pierre Fauchard en la hispana Vikipedio.