Pelikano

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Pelikano
Rozdorsa pelikano (Pelecanus rufescens)
Rozdorsa pelikano (Pelecanus rufescens)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Pelikanedoj Pelecanidae
Rafinesque, 1815
Genro: Pelikano Pelecanus
Linnaeus, 1758
Specioj

La Pelikano (Pelecanus) estas granda akvobirdo nekonfuzebla dank' al sia diferenciga sako subbeka. Ili kune kun saguloj, kormoranoj, suloj, fregatoj kaj tropikbirdoj formas la ordon de Pelikanoformaj birdoj. Kiel aliaj birdoj en tiu grupo, pelikanoj havas la kvar fingrojn membranretajn.

Pelikanoj povas manĝi per du metodoj:

  • Grupa fiŝkaptado, uzata de blankaj pelikanoj tutmonde. Ili formas linion por peli fiŝojn al neprofundaj akvoj kie ili simple prenas tiujn. Grandaj fiŝoj estas prenitaj per bekpinto, ĵetitaj supren por esti poste englutataj unue laŭ la kapo.
  • Plonĝado, uzata nur de la Brunamerika pelikano kaj nur malofte de blankaj pelikanoj kiel la Perua pelikano de okcidenta Sudameriko aŭ la Aŭstralia pelikano.

Pelikanoj povas havi enverguron de 3 mj kaj pezi 13 kgj; la maskloj estas iom pli grandaj ol la inoj kaj havas pli longajn bekojn.

Laŭ trovitaj fosilioj oni scias, ke ekzistis pelikanoj antaŭ ĉirkaŭ 40 milionoj da jaroj. Nuntempe estas pelikanoj tutmonde escepte en Antarkto. Ili estas akvaj birdoj de marbordo aŭ interno, sed ne ĉeestas polusajn regionojn, profundajn oceanojn, apartajn insulojn aŭ internan Sudamerikon.

Pelikanoj estas arecaj kaj nestokoloniaj. Por la nesto la masklo alportas materialon kaj la ino amasigas ĝin por formi simplan strukturon. Paroj estas monogamiaj por la bredjaro, sed tiu ligo validas nur ĉe la bredzono; fore la partneroj estas sendependaj.

Specioj


Simboloj


Pro ties longa beko kaj sako kaj pro ne malfidi je homoj, la pelikano estis simbola birdo en multaj tradicioj. Oni diris, ke pelikano multe zorgas idaron eĉ kaze de malsato ĝi povas vundigi sian bruston por ke la idoj trinku ĝian sangon. Do, ili devenis simbolon je memofero, ekzemple por kristanismo aŭ heraldiko.