Brazila kormorano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Brazila kormorano
Brazila kormorano, Kostariko
Brazila kormorano, Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. brasilianus
Phalacrocorax brasilianus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Brazila kormorano, Novtropika kormoranoOliveca kormorano (Phalacrocorax brasilianus) estas mezgranda kormorano troviĝanta tra la amerikaj tropikoj kaj subtropikoj, el mezo de Rio Grande kaj la marbordoj de la Golfo kaj de Kalifornio de Usono suden tra Meksiko kaj Centrameriko al suda Sudameriko. Ili reproduktiĝas ankaŭ en Bahamoj, Kubo kaj Trinidado. Ĝi povas troviĝi kaj ĉe marbordoj (inklude kelkajn mangrovajn areojn) kaj en internaj akvoj. Estas almenaŭ du subspecioj: nome P. b. mexicanus el Nikaragvo norden kaj la nomiga P. b. brasilianus pli sude.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La specio estis dokumentata en 1658 de Willem Piso post veturado en Brazilo. Tio formis la bazon por la priskribo kaj nomigo de la specio fare de Johann Friedrich Gmelin en 1789. Multaj postaj fakuloj preferis uzi la nomon Phalacrocorax olivaceus baze sur la priskribo fare de Alexander von Humboldt en 1805 ĉar ties identeco kun la birdoj de Piso estis konsiderata necerta. Ĵuse multaj fakuloj kiaj la American Ornithologists' Union ekuzis Phalacrocorax brasilianus post M. Ralph Browning asertis, ke la priskribo de Piso kaj pentraĵoj ja aludis al la Novtropika kormorano.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Fluge en Argentino.

Tiu precipe neotropisa birdo estas 64 cm longa kun enverguro de 100 cm. Masklaj plenkreskuloj pezas el 1.1 al 1.5 kg, dum inaj plenkreskuloj 50 al 100 gramojn malpli. Birdoj de la sudaj populacioj tendencas esti pli grandaj ol la pli nordaj birdoj. Ĝi estas malgranda kaj svelta, ĉefe kompare kun la pli granda kaj pli fortikaspekta Dukresta kormorano. Ĝi havas longan voston kaj ofte tenas sian kolon kun formo de litero S. La plumaro de plenkreskulo estas ĉefe nigra, kun flavecbruna gorĝomakulo. Dum la reprodukta sezono, aperas blankaj tufoj en la kapoflankoj, estas disaj blankaj harplumoj en flankoj de kapo kaj kolo, kaj la gorĝareo disvolvigas blankan bordon. La supraflugiloj estas iome pli grizaj ol la resto de la korpo. Junuloj estas brunecaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Brazila kormorano en Nov-Meksiko.

Ties dieto konsistas ĉefe el malgrandaj fiŝoj, sed ili manĝas ankaŭ ranidojn, ranojn, kaj akvajn insektojn. Informaro pri ties predo estas malabunda, sed internaj birdoj ŝajne manĝas malgrandajn, abundajn fiŝojn en lagetoj kaj ŝirmaj insuletoj, malpli ol 10 cm longaj, kun individua pezo de 1 aŭ 2 g, kiaj la spp. de la genro Poecilia ĉefe la Poecilia latipinna. Tiu kormorano manĝas per subnaĝado, elpelante sin per siaj piedoj. Ties plonĝoj estas mallongaj, inter 5 kaj 15 sekundoj. Oni scias ankaŭ ke ili manĝas en grupoj, kaj kelkaj birdoj frapas la akvon per siaj flugiloj por konduki la fiŝojn al neprofundejoj.

La Brazila kormorano estas monogama kaj reproduktiĝas en kolonioj. La nesto estas platformo el bastonetoj kun truo centre cirkle per bastonetoj kaj herbo. Ĝi estas konstruita kelkajn metrojn super grundo aŭ akvo en arbustoj aŭ arboj. La ino demetas ĝis 5 kalkokolorajn bluecblankajn ovojn. Plej paroj zorgas 3 ovojn, sed ĉefa nombro ĝis eloviĝo estas malpli ol 2. La ovoj tuj makuliĝas neste. Ambaŭ seksoj kovas dum ĉirkaŭ 25 al 30 tagoj, kaj ambaŭ gepatroj nutras la junulojn ĝis ĉirkaŭ la 11a semajno. Ĉirkaŭ la 12a, ili sendependiĝas. Oni faras unu ovodemetadon jare.

Malkiel aliaj kormoranoj, tiu birdo povas ofte esti vidata ripoze sur kabloj.

Tiu birdo estas ĉefe specio de konstante loĝantaj birdoj, kun kelkaj birdoj foje vagante norden dum la plej varmaj monatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Browning, M. Ralph (1989) The correct name for the Olivaceous Cormorant, "Maiague" of Piso (1658)., Wilson Bulletin, 101 (1): 101-106.
  • Johnsgaard, P. A. (1993), Cormorants, darters and pelicans of the world. Washington DC: Smithsonian Institution Press.
  • Kaufman, Kenn; Lives of North American Birds. Houghton Mifflin Company, New York, NY (1996). ISBN 0-395-77017-3
  • World Wildlife Fund. 2010. Petenes mangroves. eds. Mark McGinley, C.Michael Hogan & C. Cleveland. Encyclopedia of Earth. National Council for Science and the Environment. Washington DC
  • Alsop, Fred J. III; Birds of Texas. Smithsonian Handbooks: DK Publishing, Inc. (2002). ISBN 0-7894-8388-2

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj