Johann Friedrich Gmelin

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johann Friedrich Gmelin

Johann Friedrich Gmelin aŭ Johano Frederiko Gmelin (8an de aŭgusto de 1748– 1an de novembro de 1804) estis germana naturalisto, botanikisto kaj entomologo.

Enhavo

[redakti] Edukado

Johann Friedrich Gmelin naskiĝis kiel la unua filo de Philipp Friedrich Gmelin en 1748 en Tübingen. Li studis medicinon ĉe sia patro[1] en la Universitato de Tübingen kaj gradiĝis kiel Doktoro en 1769 per tezo titolita: Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploratam ulterioribusque experimentis confirmatam.

[redakti] Kariero

En 1769 li iĝis helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Tübingen. En 1773 li iĝis profesoro de filozofio kaj helpoprofesoro de medicino en la Universitato de Göttingen. Li posteniĝis al ĉefa profesoro de medicino kaj profesoro de kemio, botaniko kaj mineralogio en 1778. Li mortis en 1804 en Göttingen.

Johann Friedrich Gmelin publikigis kelkaj lernolibrojn pri kemio, farmacio, mineralogio kaj botaniko. Li publikigis ankaŭ la 13an eldonon de Systema Naturae de Carolus Linnaeus en 1788.

[redakti] Heredaĵo

La planto de la Artemizioj Gmelina artemizioArtemisia gmelinii estas nomita laŭ li.

Inter liaj disĉiploj estis Georg Friedrich Hildebrandt, Carl Friedrich Kielmeyer, Friedrich Stromeyer kaj Wilhelm August Lampadius. Li estis la patro de Leopold Gmelin.

[redakti] Publikaĵoj

  • Gmelin, Johann Friedrich; Ferdinand Christoph Oetinger (1768). Irritabilitatem vegetabilium, in singulis plantarum partibus exploraam ulterioribusque experimentis confirmatam.
  • Allgemeine Geschichte der Gifte, Two Volumes, 1776/1777
  • Allgemeine Geschichte der Pflanzengifte, 1777
  • Allgemeine Geschichte der mineralischen Gifte, 1777
  • Einleitung in die Chemie, 1780
  • Beyträge zur Geschichte des teutschen Bergbaus, 1783
  • Ueber die neuere Entdeckungen in der Lehre von der Luft, und deren Anwendung auf Arzneikunst, 1784
  • Grundsätze der technischen Chemie, 1786
  • Grundriß der Pharmazie, 1792
  • Geschichte der Chemie, 1799
  • Allgemeine Geschichte der thierischen und mineralischen Gifte, 1806
Göttingen, Parko Cheltenham, Tombo de Johann Friedrich Gmelin

[redakti] Referencoj

  • Vane-Wright, R. I., 1975. The butterflies named by J. F. Gmelin (Lepidoptera: Rhopalocera).Bulletin of the British Museum (Natural History),Entomology, 32: 17-64.

[redakti] Notoj

  1. Mainz, Vera V.; Gregory S. Girolami (1998). Genealogy Database Entry: Gmelin, Johann Friedrich. School of Chemical Sciences Web Genealogy. University of Illinois, Champaign-Urbana. vizitita en 2009-01-01.

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  Literaturo de kaj pri Johann Friedrich Gmelin en katalogo de la germana nacia biblioteko "Deutsche Nationalbibliothek"


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj