Tübingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La blazono de Tübingen
Tubingena urbodomo.

Tübingen, esperante Tubingeno, estas pitoreska urbo ĉe la rivero Nekaro en la federacia lando Baden-Virtembergo en Germanio.

En la jaro 1078 ĝi unuafoje estis dokumente menciita. La Universitato de Tubingeno, kiu forte karakterizas la vivon de la urbo, fondiĝis en 1477. Inter la famuloj, kiuj vivis kaj agadis en la urbo, estis ekz. Leonhart Fuchs, Friedrich Hölderlin, Keplero, Hegelo, Ludwig Uhland kaj Eduard Mörike. La urbo estas sidejo de samnoma distrikto kaj distriktaro, ene de la germana federacia lando Baden-Virtembergo.

Iom da statistiko:

Situo: 9° 15’ OR, 48° 23’ NO
Loĝantaro: ĉ. 81.000
Alteco: 307-515 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Esperanto en Tubingeno[redakti | redakti fonton]

Estante universitata urbo plena je junaj intelektuloj, Tubingeno ekde la komenco de la 20-a jarcento havas Esperanto-grupon, tra la jardekoj foje malpli kaj foje pli aktivan. Inter pluraj eventoj, de la 27-a de decembro 1994 kaj la 3-a de januaro 1995 la 38-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Tubingeno kaj pritraktis la ekologian temon "Rubo".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]