Friedrich Hölderlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Friedrich Hölderlin
Friedrich Hölderlin
Germana poeto
Naskiĝo 20-a de marto 1770
en Lauffen am Neckar
Morto 7-a de junio 1848
en Tübingen
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

(Johann Christian) Friedrich HÖLDERLIN [johan kristjan fridriĥ HELderlin] (* la 20-an de marto 1770 en Lauffen am Neckar, † la 7-an de junio 1843 en Tübingen) estis germana poeto.

Li studis teologion en Tübingen, sed la preme severa etoso en la konvento igis lin fuĝi al la literatura kreado. Anstataŭ iĝi pastro li eklaboris kiel instruisto: unue en la turingia urbeto Waltershausen, poste (ekde 1796) por la familio de bankisto en Frankfurto ĉe Majno. Tie li enamiĝis al Susette GONTARD, la patrino de siaj lernantoj. Li devis forlasi Frankfurton, sed liajn spertojn tie poste spegulis la romano Hyperion. La sekvajn jarojn karakterizis fruktodona kreado en diversaj urboj. En 1802 – kiam li eksciis pri la morto de Susette Gontard – trafis lin unua nervokolapso. Kvankam li pli/malpli resaniĝis, li pro plia kolapso en 1806 estis sendita al kliniko. Post la diagnozo "nekuracebla mensmalsano" li pasigis la reston de sia vivo en la domo de lignaĵisto en Tübingen.

La verkostilo de Hölderlin situas inter klasikismo kaj romantikismo. La antikvecaj idealoj de beleco kaj amo, same kiel la harmonio inter Dio, homo kaj naturo estas centraj temoj de lia kreado.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tübinger Hymnen (himnoj, 1791)
  • Hyperion (romanfragmento, 1797-99)
  • Der Tod des Empedokles (dramofragmento, 1798-1800)
  • Gedichte (poemoj, eld. 1826)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • Al rozo (An eine Rose). Sortokanto de Hiperio (Hyperions Schicksalslied). Vivotedo (Lebensüberdruss). Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens). En: Rikardo Ŝulco: La muzino, Paderborn: Esperanto-Centro, 1992, paĝoj 135 kaj 167–172.
  • Fatalkanto de Hiperiono (Hyperions Schicksalslied). En: Wilhelm Theodor Oeste: Esperanto, Mittler der Weltliteratur, München-Pasing: Ziegler, 1952, paĝoj 84–85.
  • Al la parcoj (An die Parzen). Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens). Sortokanto de Hiperiono (Hyperions Schicksalslied). Tradukis Guido Holz. En: Tradukoj, Messkirch: Gmeiner, 1988, paĝoj 35–38.
  • Duono de l’ vivo (Hälfte des Lebens). L’ agrablan (Das Angenehme). Tradukis Hans-Georg Kaiser.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]