Turingio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Turingio
germane: Thüringen
Federacia lando
NLP BKP Infopilz.jpg
Berlino Bremeno Bremeno Hamburgo Malsupra Saksio Bavario Sarlando Ŝlesvigo-Holstinio Ŝlesvigo-Holstinio Brandenburgio Saksio Turingio Saksio-Anhalto Meklenburgo-Antaŭpomerio Baden-Virtembergo Hesio Nordrejn-Vestfalio Rejnlando-PalatinatoDeutschland Lage von Thüringen.svg
Pri ĉi tiu bildo
Flag of Thuringia.svg
Coat of arms of Thuringia.svg
Oficiala nomo: Freistaat Thüringen
Kromnomo: Verda koro de Germanujo
Lando Flago de Germanio  Germanio
Federacia lando Turingio
Historiaj regionoj Germana Imperiestra Regno, Germana Regno, Tria regno, GDR
Montaro Turingia Arbaro
Najbaras kun
Riveroj
Situo Erfurto
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 50°59′N 11°2′E  /  50.983°N, 11.033°O / 50.983; 11.033 (Turingio)
Ĉefurbo Erfurto
Areo 16 172,10 km² (1 617 210 ha)
Loĝantaro 2 160 840 (decembro 2013)
Denseco 133,62 loĝ./km²
Ministroprezidanto Christine Lieberknecht (CDU) ekde 2009-10-30
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
ISO 3166 DE-TH
Situo de Erfurto enkadre de Germanio
ButtonRed.svg
Situo de Erfurto enkadre de Germanio
Thuringia map.png
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Thuringia
Retpaĝo: www.thüringen.de

TuringioTuringujo estas federacia lando, t.e. subŝtato, en la orienta mezo de Germanio. Ĝia germana nomo estas Thüringen, en oficiala kunteksto Freistaat Thüringen. Ĝi havas areon de 16 172 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2013 ĝi havis 2 160 840 loĝantojn.

Al Turingio limas la germanaj federaciaj landoj Bavario (sude), Hesio (okcidente), Malsupra Saksio (nord-okcidente), Saksio-Anhalto (norde kaj nord-okcidente) kaj Saksio (oriente).

Turingio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Reliefo[redakti | redakti fonton]

La sudon de Turingio dominas la montaro Turingia Arbaro (Thüringer Wald), kiu oriente transiras al la Turingia Ardeza Montaro. Norde de la arbarego etendiĝas la Turingia Baseno. La baseno ĉirkaŭiĝas fare de pluraj malgrandaj montoĉenoj, ekzemple Dün norde, Hainleite, Windleite kaj Kyffhäuser norde, Schmücke, Hohe Schrecke kaj Finne nordoriente, Ettersberg sudoriente, Fahner Höhe sude kaj Hainich okcidente. La Nacia Parko Hainich estas la sola nacia parko de la federacia lando.

La plej alta punkto de Turingio estas Großer Beerberg, kiu leviĝas 982,9 m super la marnivelon. La plej malalta loko troviĝas 114 m super la maro.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo: Erfurto
Aliaj gravaj urboj: Arnstadt, Eisenach, Gera, Gotha, Ilmenau, Jena, Rudolstadt, Saalfeld, Sondershausen, Suhl, Vajmaro

Administra strukturo[redakti | redakti fonton]

En Turingio ekzistas 17 distriktoj (Landkreise) kaj 6 eksterdistriktaj urboj (kreisfreie Städte).

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

en krampoj: la aŭtokodoj
  1. Wappen Landkreis Altenburger Land.svg Altenburger Land (ABG)
  2. Wappen Landkreis Eichsfeld.svg Eichsfeld (EIC)
  3. Wappen Landkreis Gotha.svg Gotha (GTH)
  4. Wappen Landkreis Greiz.svg Greiz (GRZ)
  5. Wappen Landkreis Hildburghausen.svg Hildburghausen (HBN)
  6. Wappen Ilm-Kreis.svg Ilm (IK)
  7. Wappen Kyffhäuserkreis.svg Kyffhäuser (KYF)
  8. Wappen Landkreis Nordhausen.svg Nordhausen (NDH)
  9. Wappen Saale-Holzland-Kreis.svg Saale-Holzland(SHK)
  10. Wappen Saale-Orla-Kreis.svg Saale-Orla (SOK)
  11. Wappen Landkreis Saalfeld-Rudolstadt.svg Saalfeld-Rudolstadt (SLF)
  12. Wappen Landkreis Schmalkalden-Meiningen.svg Schmalkalden-Meiningen (SM)
  13. Wappen Landkreis Sömmerda.svg Sömmerda (SÖM)
  14. Wappen Landkreis Sonneberg.svg Sonneberg (SON)
  15. Wappen Unstrut-Hainich-Kreis.svg Unstrut-Hainich (UH)
  16. Wappen Wartburgkreis.svg Wartburg (WAK)
  17. Wappen Landkreis Weimarer Land.svg Weimarer Land (AP)

Eksterdistriktaj urboj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj statistikaĵoj[redakti | redakti fonton]

ŝuldoj : 6.432 €/loĝanto (2002)
ŝuldoj entute: 15,0 Mrd. € (2002)
ISO 3166-2: DE-TH
oficiala retejo: thueringen.de
Politiko
ĉefministro: Christine Lieberknecht (CDU)
(ekde 2009-10-30)
reganta(j) partio(j): CDU, SPD
88 mandatoj en
la landa parlamento
CDU 30
Die Linke 27
SPD 18
FDP 7
Alianco '90/La Verduloj 6
lasta elekto: 30-a de aŭgusto 2009
sekva elekto: 2014
Reprezento en la
Federacio Konsilo
:
4 voĉoj

Turingia kuirarto[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]