Distrikto Kyffhäuser
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Turingio |
| administra sidejo: | Sondershausen |
| areo: | 1035 km² |
| enloĝantoj: | 87058 (fine de decembro 2006) |
| aŭtokodo: | KYF |
La distrikto Kyffhäuser [prononco "Kyfhojza"] - germane Kyffhäuserkreis - situas en la nordo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Sondershausen [prononco "Zondashaŭzn"].
Najbaras la distriktoj Nordhausen kaj Mansfeld-Suda Harco norde, Saale kaj Burgenland oriente, Sömmerda kaj Unstrut-Hainich sude kaj Eichsfeld okcidente.
Turismaj celoj de la distrikto estas inter alie la muzea minejo en Sondershausen, la modela fervojo en Wiehe, la panorama muzeo pri historia kamparana ribelo en Bad Frankenhausen, la Barbarosa kaverno en Rottleben kaj la Kyffhäuser-monumento. Nordokcidente proksimas la mezalta montaro Harco.
Partnera distrikto[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
-
la eksa monaĥejo Göllingen
|
||||||
