Distrikto Schmalkalden-Meiningen
El Vikipedio
| Blazono | Mapo |
|---|---|
| bazaj informoj | |
| federacia lando: | Turingio |
| administra sidejo: | Meiningen |
| areo: | 1210 km² |
| enloĝantoj: | 135805 (fine de decembro 2006) |
| aŭtokodo: | SM |
La distrikto Schmalkalden-Meiningen [prononco "Ŝmalkaldn-Majningn"] situas en la sudokcidento de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Meiningen.
Najbaras la distriktoj Gotha nordoriente, Ilm kaj la eksterdistrikta urbo Suhl oriente, la distriktoj Hildburghausen sudoriente, Rhön-Grabfeld sude, Fulda okcdente kaj Wartburg nordokcidente.
La simile grandaj historiaj urboj Schmalkalden kaj Meiningen donas al ĝi la nomon. La sudokcidento de la distrikto apartenas al la mezalta montaro Rhön, kaj la nordo al la mezalta montaro Turingia Arbaro.
[redakti] Partneraj rilatoj
La distrikto havas amikajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino
[redakti] Reta ligilo
|
||||||
