Schmalkalden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Schmalkalden
Blazono
Schmalkalden (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°43′N 10°27′O  /  50.717°N, 10.45°O / 50.717; 10.45 (Schmalkalden)
Alto super la marnivelo 295 m
Areo 72,06 km²
Telefona antaŭkodo 03683
Poŝtkodo 98574
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala kodo 16 0 66 063
Subdivido 12 urbopartoj (Stadtteil)
Komunumestro Thomas Kaminski
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Altmarkt 1
Komunuma retejo www.schmalkalden.de
v  d  r
Information icon.svg

Schmalkalden estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 17910 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la finonta mezepoko la fer-prilabora industrio garantiis bonstaton. Fondiĝis en la 1531-a jaro la tiel nomita Ŝmalkalda Ligo (Schmalkaldischer Bund), gravega ŝirmila federacio de la protestantaj regnaj statoj kontraŭ la katolika imperiestro Karlo la 5-a. Ses jarojn poste oni aprobe akceptis ĉi tie la Ŝmalkaldajn Artikolojn, elaboritajn de Lutero mem. Malantaŭ la malvenko en 1546/47 ĉe Mühlberg la urbo denove koncentriĝis je sia prilabora industrio. Ankoraŭ hodiaŭ la iloj kaj manĝilaroj fabrikataj en Schmalkalden estas akirantaj altegan ŝaton!

Kastelo Wilhelmsburg

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la ĉefa vidindaĵo en la urbo elstaras la larĝe videbla Kastelo Wilhelmsburg. Aparte indas viziton la kastela preĝejo kun orgeno el la 16-a jc., la bankeda salono kun belega plafono, la riĉe stukita Blanka Salono kaj la muzeo pri regiona historio aranĝita en la burgaj ejoj.

La tuta urbokerno de Schmalkalden estas protektita. La plej alloga objekto estas la malfrugotika urbodomo sur la Malnova Foirejo. Sur la Konsilantar-kelo (Ratskeller) estis la iama seĝo de la Ŝmalkalda Ligo. Ĉi tie troviĝas krome la malfrugotika urbokirko de Sankto Georgo, konstruita dum 1437-1509. La tiel nomita Lutera Ĉambro (Lutherstube) troviĝeblas ĉe la sakristio kaj servas kiel ekspoziciloko por altvalora sakramenta arto.

La Todenvarta Palaceto (Todenwarthsche Kemenate) konstruiĝis la komencon de la 16-a jc. kiel hejtebla ŝtona loĝejo. Sur la Nova Foirplaco admiriĝeblas la Hesa Korto, impona framskeleta domo. En ĝia trinkhaleto en la kelo estas videbla unu el la plej malnovaj profanaj pentraĵoj el la germana mezepoko. La freska ciklo malfruromanika montras episodojn el la romano "Iwein, la kavaliro kun la leono" de Hartmann von Aue. Aparte interesaj burĝaj domoj en la malnova urboparto estas la Große Kemenate kaj la Luterdomo, kie estis loĝanta la granda reformanto en 1537. Norde de la urbocentro, en la urboparto Weidebrunn, vizitu la Neue Hütte (metalurgian uzinon). La iama ferfabriko restaŭriĝis kiel teknika monumento kun altforno datita de la jaro 1835.

Klerigado[redakti | redakti fonton]

En la urbo ekzistas famekonata fakaltlernejo[1], fondita kiel nur ferindustria altlernejo en 1902, hodiaŭ konsistante el ne malpli ol kvin fakultatoj. La urbo pro tio oficiale rajtas porti titolon de universitata urbo.

Entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Viba

Homoj rilataj al Schmalkalden[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harry Gerlach: Schmalkalden. 1994, ISBN 3-623-00976-8
  • Stadt Schmalkalden, Arbeitsgruppe Festschrift (Hrsg.): 1125 Jahre Schmalkalden. Festschrift. Schmalkalden, 1999, ISBN 3-00-004395-0
  • Peter Handy, Karl-Heinz Schmöger: Fürsten, Stände, Reformatoren. Schmalkalden und der Schmalkaldische Bund. Justus Perthes Verlag, Gotha 2002, ISBN 3-623-00746-3
  • Norbert Krah: Die Fach- und Ingenieurschule Schmalkalden – Ein geschichtlicher Abriss. Stadt-Bild-Verlag, Leipzig 2002, ISBN 3-934572-51-0
  • Pryzemyslaw P. Zalewski, Sibylle Putzke: Baugeschichte einer Handwerkerstadt. Schmalkalden. Reinhold, 2004, ISBN 3-910166-90-3
  • Michael Eckardt (Hg.): Paul Weber: Die Wilhelmsburg über Schmalkalden. Elch-Verlag, Bad Liebenstein 2005, ISBN 3-933566-30-4
  • Norbert Krah: Das Eisenhandwerk und die metallverarbeitende Industrie in Schmalkalden. Von den Anfängen bis zur Gegenwart. FBF-Forschungs- und Bildungs-Fördergesellschaft Schmalkalden/Verein für hessische Geschichte und Landeskunde e. V., 2006, ISBN 3-9810525-7-9
  • Manfred Salzmann: Zwischen Ruhla, Bad Liebenstein und Schmalkalden. In: Werte unserer Heimat. Band 48. Akademie-Verlag, Berlin 1989, ISBN 3-05-000378-2, S 96f.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Urba paroĥestra preĝejo
Fakaltlernejo