Remscheid

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
blazono mapo
urba blazono situo de la urbo en Germanio

Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de 2006 la urbo havis 118.005 enloĝantojn.

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.

La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio.

la urbodomo

Partneraj urboj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal