Krefeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Krefeld
Blazono
Krefeld (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Krefeld-nrw.png
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Duseldorfo
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°20′N 6°34′O  /  51.333°N, 6.567°O / 51.333; 6.567 (Krefeld)
Alto super la marnivelo 39 m
Areo 137,68 km²
Telefona antaŭkodo 02151
Poŝtkodo 47701–47839
Aŭtomobila kodo KR
Oficiala kodo 05 1 14 000
LOCODE DE KRE
Subdivido 9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 19 urbopartoj
Komunumestro Gregor Kathstede
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Von-der-Leyen-Platz 1
47798 Krefeld
Komunuma retejo www.krefeld.de
v  d  r
Information icon.svg

Krefeld estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2006 la komunumo havis 242.103 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Krefeld situas ĉe la okcidenta bordo de la Rejno, ĉe la „Krefeld-Kempener Platte" (plataĵo Krefeld-Kempen) je la meza ebenaĵo de la malsupra Rejno. La urbocentro situas ĉ. sep kilometroj for de la Rejnbordo, tamen la urboteritorio atingas la riveron ekde la enkomunumigo de Linn. La bordo sur la teritorio de Krefeld estas 6,2 kilometrojn longa. La riverlarĝeco oscilas inter 320 kaj 400 metroj. La plej granda etendiĝo de la urboteritorio sumiĝas nordsuden 12 km kaj okcident-orienten 13,1 km. La urbocentro situas 39 metrojn super marnivelo. La plej alta natura altaĵo sur la urboteritorio estas kun 63 m la Hülser Berg, la plej alta monteto entute estas kun alteco de 87 m la Inrather Berg, malnova ŝutmonto el ruinaĵoj de la Dua Mondmilito. Plua altaĵo, ekde 2004 alirebla ankaŭ por la publiko, estas la Kapuzinerberg (77 m), iama hejmrubomonto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Klimadiagramo Krefeld

En Krefeld falas dum la tuta jaro averaĝe 762 mm da precipitaĵo. Per tio Krefeld situas super la germana mezumo de 700 mm. La temperaturo situas averaĝe je 10,3 °C. Januare la mezumo situas je 2,5 °C.

Najbarkomunumoj[redakti | redakti fonton]

La urbo Krefeld limas norde kun la urboj Neukirchen-Vluyn kaj Moers en la distrikto Wesel, oriente kaj nororiente kun la eksterdistrikta urbo Duisburg, sude kun la urbo Meerbusch en la Rhein-Kreis Neuss samkiel la urboj Willich, Tönisvorst kaj Kempen en Distrikto Viersen.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantarevoluo

De sia maksimumo dum la mezaj 1990-aj jaroj la loĝantaro de Krefeld konstante malkreskis al aktuale ĉ. 235 mil (minuso de 6%):

  • 1993: 249.565 loĝ.
  • 2006: 242.103 loĝ.
  • 2008: 236.333 loĝ.
  • 2009: 235.414 loĝ.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua setlejo sur la tereno de Krefeld estis en la unua jarcento p.K. la Romia kastrumo Gelduba. La unua atesto pri "Crefeld" okazis en urbario el Monaĥejo Werden en la jaro 1105. Same aĝaj estas dokumentoj pri burgo Linn kaj pri burgo Rath (Haus Rath). En 1361 la vilaĝo atingis la rajton havi semajnan bazaron kaj jaran foiron kaj en 1373 ĝi fariĝis urbo (urborajto).

Krefeld same kiel la tuta grafejo Moers konvertiĝis al la protestanta kredo, tamen katolikoj daŭre restis tolerataj loĝantoj en la urbeto. En 1584 la urbo komplete detruiĝis dum la Kolonja milito. La 4-an de julio 1598 Aŭstrio en interkonsento kun la nederlanda parlamento deklaris la tutan grafejon Moers neŭtrala, kio garantiis pacon por la grafejo dum la grandaj religiaj militoj de tiu epoko (la nederlanda batalo pri sendependiĝo en la Okdekjara milito kaj la Tridekjara milito).

Sekve multaj Menonanoj, persekutitaj en la najbaraj katolikaj landoj, trovis azilon en Krefeld. Multaj el ili montriĝis kapablaj metiistoj kaj baldaŭ fariĝis bonhavaj, la malriĉaj Krefeldanoj avidis kaj ĵaluzis kaj klopodis forsendigi ilin - plejparte sensukcese. Aparte sukcesa estis la menonano Adolf von der Leyen, kiu alvenigis la silkokomercadon la Krefeld kaj liaj filoj fondis silkteksejon , kiu alportis grandan profiton al la familio ("silkobaronoj") kaj al la urbo.


Galerio pri historiaj gravaĵoj
Krefeld dum 1856
Magnify-clip.png
Krefeld dum 1856

Hodiaŭa vivo en Krefeld[redakti | redakti fonton]

Religioj[redakti | redakti fonton]

Krefeld havas diversajn religiajn komunumojn: plurajn kristanajn kaj judan, islaman kaj budhisman.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj

Flago de Usono Charlotte, Usono

Esperanto en Krefeld kaj en la najbareco[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

Krefeld[redakti | redakti fonton]

En Krefeld ekzistas la Esperanto-Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative "Rund um St. Josef", Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld. vd. hejmpaĝo

Najbareco[redakti | redakti fonton]

Dialekto[redakti | redakti fonton]

En Krefeld kelkaj loĝantoj ankoraŭ regas la lokan dialekton. Tiun-ĉi ili nomas KrieewelschKrieewelsch-Platt, kiu konkrete estas malsuprafranka dialekto.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

urba regiono Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal