Monaĥejo Werden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La monaĥejo Werden estis Benediktana monaĥejo en Werden ĉe Ruhr, hodiaŭ Essen-Werden. Werden estis ekde ĉ. 800 princlando kiu senpere substaris la imperiestron de la romia-germanan imperiestron; la monaĥejo do estis imperia abatejo. Ĝi apartenis al la imperia cirklo Malsupra Rejno-Vestfalio. Dum la jaro 1803 la monaĥejo estis malfondata, la urbo Werden venis al Prusio. En 1929 la distrikto Essen estis dissolvata kaj Werden estis enkomunumigata al la urbo Essen. Ekde 1945 en la iama monaĥejodomo estas la ĉefrezidejo de la Arta Universitato Folkwang por muziko, teatro kaj danco.

Ekde la sekularigo la abata preĝejo estis uzata kiel paroka preĝejo, en 1993 ĝi estis levata kiel papa Basilica minor (eta baziliko).

monaĥejo Werden, ĉefdomo de la iama abatejo

Historio[redakti | redakti fonton]

La fondo de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

bronza skulptaĵo (moderna) en la kripto

La fondado de Werden troviĝas dum la ŝanĝo de la 8-a al la 9-a jarcento kaj estas nedisigeble ligata kun la persono de la sanktulo kaj misiisto Ludgero (n. ĉ. 742; m. 809). Kiel siaj antaŭuloj Winfried Bonifatius kaj Gregor de Utrecht la 742 en okcidenta Frislando naskita Ludgero aktivis unue en Frislando, tiam post la konkero de Saksio fare de Karolo la Granda en Vestfalio ekde Monastero. Laŭ la dokumentoj komence de la jaro 796, do antaŭ 1200 jaroj, Ludgero, jam unua episkopo de Monastero, aperis ĉe la malsupra Ruhr, kie li post ampleksaj akiradoj de lando per donacoj, aĉetoj aŭ interŝanĝoj povis fondi sur sia heredbieno 799 monaĥejon: la monaĥejo Werden.

La loko troviĝas sur la maldekstra bordo de la rivero Ruhr sur plilarĝiĝinta, seninunda valofundo, kiu transiras al flankovalo trafluata de riveretoj (i.a. Klemensborn). Per tio ĝi situas ĉe transirejo trans la rivero, ĉi tie fluanta nordsuden. Sude kaj oriente la ĉirkaŭa montetaro Niederbergische Hügelland plialtiĝas ĝis 140 metroj super NN. Tralasejoj permesas ĉi tie la alligon de Werden al la mezepoka stratsistemo de la Kolonja strato (nord-suda konekto), dume la Ruhr-transiro alligis la lokon kun la Hellweg (konekto okcident-orienten).

La Ludgerida propra monaĥejo[redakti | redakti fonton]

t.n. Ludgero-kaliko en la trezorejo, 9a/10a jc.

La direktadon de la tiel fondita propra monaĥejo de Werden tenis la Ludgera familio, komence ĝis lia morto en (809) la sanktulo mem, poste lia frato Hildegrim de Chalons|Hildigrimo la 1-a (809-827) kaj la Ludgeridoj Gerfrido (827-839), Tiatgrimo (840?), Altfrido (840-849) kaj Hildigrimo la 2-a (853/864-886). Per la Ludgeridoj Werden estis ligita en persona unio kun la episkopejoj de Monastero (ĝis 849) resp. Halberstadt (ĝis 886); ankaŭ la kuniro de Werden kaj Helmstedt povus esti okazinta tiutempe. La Bertoldaj tumultoj post meze de la 9-a jarcento enkondukis tiam la finon de la propra monaĥejo laŭ Ludgerida modelo. Kun Hildigrimo la 2a 853/864 ja refoje Ludgerido iĝis abato de Werden, tamen dum lia oficdaŭro la orientfranka reĝo Ludoviko la pli juna (876-882) koncedis la privilegion pri reĝa protekto, imuneco kaj libera elekto de abato; unuafoje la monaĥoj elektis abaton post la morto de Hildigrimo la 2-a (886). Komenciĝis la epoko de la elektabatoj de Werden.

La monaĥejo kaj la reĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 10-a ĝis la 12-a jarcento la monaĥejo travivis favoran evoluon. La (parte falsitaj) privilegioj de la germanaj reĝoj kaj imperiestroj el Otida, Salia (Konradida) kaj fru-Ŝtaŭfa tempo fortigas la ligojn inter la monaĥejo kaj la regantoj, sub kies protekto troviĝis nun la regnomonaĥejo Werden. La materia bazo de la monaĥejo estis konsiderinda, kiel legeblas en la jam ekde frua tempo ekzistaj registroj de la suvereneco de Werden kaj laŭ la posedaĵo en la proksimeco (Werden, Friemersheim), en Vestfalio, Orientsaksio (Helmstedt) kaj Frislando, tamen ĝi estus stagnanta dum la 11-a jarcento, kiel dedukteblas el la administra dispono de la abatoj Geroldo (1031-1050) kaj Gero (1050-1063). Al tiu konformis eble ankaŭ la pli modesta kaj severa vivstilo, kiun montras la benediktana monaĥejo tiutempe kaj ĝis en la 12-a jarcento. Kun abato Vilhelmo la 1-a (1151-1160), sub kiu estis farataj la lastaj partoj de la t.n. granda privilegilibro de Werden, tiu interna florepoko atingis sian finon, malgraŭ tio, ke la sekvaj abatoj eksteren pli engaĝis en la imperiestra politiko kaj sciis intensigi siajn rilatojn al la papeco. Ekz. abato Adolfo la 1-a (1160-1173) partoprenis la militiron de Frederiko Ruĝbarba kontraŭ Romo. Abato Heriberto la 2-a (1197-1226) grave rolis dum la Velfa-Ŝtaŭfa tronkonflikto kaj profitis el ĝi: li ricevis privilegiojn de la reĝo Oto la 4-a (1198-1215/1218) kaj dokumento de la Germana reĝo Henriko la 7-a (1220-1235) nomas lin princo, indiko pri la rekta regnosubmetiteco de Werden kaj pri la malgranda reglando plej malfrue en la komenco de la 13-a jarcento formiĝanta inter (la hodiaŭa urbopartoj de Essen) Kettwig kaj Heisingen, Bredeney kaj Heidhausen el posedaĵoj kaj privilegioj de la abato.

La malfrua mezepoko[redakti | redakti fonton]

La abato subordigis la interesojn de la monaĵejo al la formigo kaj konservado de tiu ĉi teritorio. Tiel en la 13-a kaj 14-a jarcento ekkoneblas, ke (ankaŭ el ekstere ekpuŝataj) reformoj flanke de la abato kaj la nun pli kaj pli forte elstara konvento ne okazis kaj reguligoj ene de la monaĥejo maksimume rilatis al ekonomiaj demandoj (prebendoj, ŝuldamortizo) kaj demandoj pri la potencdispartigo (rajtoj de la konvento, enoficigoj, elektokapitulacioj de la abato). La monaĥa vivmaniero cedis favore al pli kaj pli kanonika - en la 14-a jarcento oni parolis pri la abatejo Werden kaj ties kanonikoj -, dum kiam la nombro de la "monaĥoj", originataj almenaŭ ekde la 13-a jarcento nur el pra-nobelaj familioj pli kaj pli degelis. La 15-a jarcento do vidis la disfalon de la ĝisnuna ordo. Malsukcesaj reformprovoj, oficokumulado, fordono de administraj taskoj al laikoj, okazigo de diservoj fare de nemonaĥaj pastroj samkiel kreskaj ŝuldoj ĉe samtempa perdo de havaĵoj kaj enspezoj finfine kondukis al reformo de la monaĥejo per la Bursfeld-a kongregacio en la jaro 1474, malgraŭ de la rezisto de la abato kaj de la du lastaj restintaj konventanoj. Kiel administranto la kolonja abato Adamo Meyer (1474-1477) transprenis la taskon, restabiligi la aferojn de la abatejo Werden post longa tempo de la kadukiĝo. Ĝisfine de la 15-a jarcento la fundamentoj por la pluekzistado de la abatio en la frua novepoko ĉiukaze estis metitaj sub la abatoj Ditriĥo Hagedorn (1477-1484) kaj Antonio Grimholt (1484-1517).

La frua novepoko[redakti | redakti fonton]

la Ludgera baziliko

Ankaŭ ekde la 16a ĝis la 18-a jarcento la historio de la monaĥejo Werden pasis tute ne trankvila. Abato kaj la monaĥaro ja plue defendis sian etan teritorion kontraŭ Werden kaj la monaĥejovokto, ankaŭ tenis sian ampleksan posedaĵon en Nordgermanio, tamen la progresado de la reformacio ekde 1550 kaŭzis tumulton, same la transpreno de la vokteco pri la katolika monaĥejo Werden fare de la protestanta princo-elektisto Ernesto de Brandenburg (1609). Dum la Tridekjara Milito (1618-1648) la monaĥa komunumo povis defendi sin sub la abato kaj „imperiestra ĝeneral-milita komisario“ Hugo Preutaeus (1614-1646), ekde la 2-a duono de la 17-a jarcento interkonsentiĝis la prusa vokto kaj la katolika abato. Barokaj monaĥaj novkonstruajoj, drapfarejoj kaj karbominado stampas la ekonomian evoluon de Werden dum la 18-a jarcento, ekz. sub la abatoj Celestino de Geismar (1706-1718), Benedikto de Geismar (1728-1757) aŭ Anselmo Sonius (1757-1774). Tiam la abatejo estis sekularigita en la jaroj 1802/1803. Ĝi iĝis definitive - post la interludo de la Franca grandduklando Berg (1808-1815) - Prusa (1815/1816).

La teritorio de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Kun la sekularigo ankaŭ la teritorio de Werden venis al Prusujo. Tie ĉi la (malfru)-mezepoka abato praktikis sian ofte disputatan suverenecon. Tiun ĉi minacis kaj limigis la potencaj najbaroj de la abatoj de Werden. Precipe per la rimedo de la eklezia vokteco la grafoj de Altena aŭ tiuj de la Mark provis akiri influon sur la aferoj de Werden, sed trafis je tio en la 13-a jarcento sur la decida rezisto de la kolonjaj arkiepiskopoj. La konfliktoj pri la nova Isenburg meze de la 13-a jarcento estis ekzemplaj por tio. Werden jam estis bufroŝtato inter la du potencblokoj. Per la batalo de Worringen (1288) kaj la malvenko de la kolonja ĉefepiskopo Sigfrido de Westerburg sendube ŝanĝiĝis la potencrilatoj. La abatejo nun sincere serĉis la apogon de la grafoj de la Mark kaj ties voktoj. La ekonomia kadukiĝo de la abatejo plifortigis sekvatempe la influon de la Mark-anoj sur la teritorion de Werden. Tio laste, sed ne balaste, iĝis rimarkebla en la rilato de vokto kaj abato al la formiĝanta urbo Werden.

Urbario de la monaĥejo[redakti | redakti fonton]

la urbario de la monaĥejo de ĉ. um 900 estas unu el la plej gravaj frumezepokaj monaĥejaj urbarioj de Germanujo (krom ekz. tiu Prüm), ĉar ĝi estas unu el la malmultaj (ekz. la urbarioj de Freckenhorst kaj Essen), kiu krom la latina ankaŭ uzas la malnovgermanan lingvon. En tiu urbario multaj lokoj estas unuafoje menciitaj kaj hodiaŭ povas atentigi pri pli ol 1000-jara historio.

La urbo Werden[redakti | redakti fonton]

pordegodomo de la eksa abatejo, eniro al la korto

La komenciĝoj de la urbo Werden estas en la mallumo, tamen supozeblas, ke jam baldaŭ apud la monaĥejo, kiu ja estis ekonomia faktoro por sia ĉirkaŭaĵo, establiĝis malgrandeta setlejo kun foirejo, komercistoj kaj metiistoj. Dum la unuaj jaroj (proksimume 800) la monaĥejo povus esti prizorgante sin per agrikultura superproduktado: monaĥoj kaj konstrumetiistoj ĉe la monaĥejaj preĝejo kaj konstruaĵoj devis esti prizorgataj. La memzorgado de la monaĥejo povis funkcii nur jarojn poste. En la 12-a jarcento dokumentas disaj fontindikoj – i.a. la markado de la setlejo kiel civito kaj la nomado de (urbo?-) muro – la evoluon al urbo. En 1256 – verŝajne post la elŝaltado de la urbovokto dependa de la abato (1240) – grafo Oto de Altena (1249-1262) privilegiis la civitanoj de Werden, por tiuj li eksplicite enmetis sin kiel defendanto del ilia liberteco (kontraŭ la abato). Male la interkonsento "pri la fondado kaj fortikado de la urbo" (t.n. urbofonda dokumento de la 22-a de julio 1317) inter la grafo Engelbert la 2-a de la Mark (1308-1328) kaj la abato de Werden Vilhelmo la 2-a (1310-1330) estis kompromiso, kiu garantiis al la abato kiel urba kaj landa reganto gravajn privilegiojn en la urbo (monfarado, dogano, rajtoj ĉe la akcepto de judoj kaj monpruntedonantoj). Abato kaj abatejo tamen sekvatempe estis pli kaj pli elpelataj el la urbo. La plej malnovan urboprivilegion (25-a de novembro 1371) ediktis la vokto Engelbert la 3-a de la Mark (1347-1391) sen partopreno de la abato. Ĝi dekretis i.a. la fondadon de tri gildoj kaj regulis la akcepto de civitanoj en la urbon. Certa relativigo de la vokteca potencstato ekestis preskaŭ jaro poste, kiam Engelbert deklaris, krom la vokteco posedi neniujn pluajn privilegiojn en la urbo kaj en la juĝejo de Werden. En la 15-a jarcento – la kadukiĝo de la abatejo tion ebligis – la urbo akiris pli da influo: vinakcizo, pontomono, murkonstruo kaj la fortikado de la Ruhr-ponto nun apartenis al la taskaro de urba memadministrado,je kies pinto staris konsilantaro kaj urbestro. Kun 700 ĝis 800 loĝantoj (inkluzive de la abatejanoj) Werden ĉe tio estis modesta urbeto ene de same modesta teritorio. Tio esence restis – spite de reformacio kaj protestanta-prusa eklezivokteco – dum la frua novepeoko. proksimume

La duobla abatejo Werden-Helmstedt[redakti | redakti fonton]

Oni ne forgesu, ke la abatoj de Werden dum la tuta mezepoko kaj la frua novepoko samtempe estris la monaĥejon St. Ludgero de Helmstedt. Ankaŭ en Helmstedt rezultis al ili plej malfrue ekde la mezo de la 12-a jarcento urbo, kiu post la brulkatastrofo de 1200 (dum la Germana tronkonflikto) je ĉ. 1230 unuafoje estis ĉirkaŭmurigata kaj en la paso de la 13-a jarcento iĝis pleje memstara de la abato de Werden kiel urboreganto. La urboregaj rajtoj transiris ĉe tio al la konsilantaro de Helmstedt kaj al la Velfaj dukoj. Tiuj posedis ekde 1180 la eklezivoktejon pri la monaĥejo kaj oni formale koncedis al ili Helmstedt en 1490. Fine de la 15-a jarcento la loĝantonombro de la urbo devus sumiĝi je proksimume 3000.

La monaĥejo de Helmstedt suferis dum la malfrua mezepoko pro la kadukiĝo de la abatejo de Werden. La abatoj – aparte de tio nur elektita de la konvento de Werden – apenaŭ aŭ nur nesufiĉe zorgis pri la aferoj de la malproksima Helmstedt. Tial la kongregacio de Bursfeld kaj ties reformo nur en 1481 enmarŝis tien kaj povis komenci kun novkonstruado de monaĥejo. Tamen dum la frua novepoko la monaĥejo St. Ludgero de Helmstedt nun estis parto de "landurbo" en la teritorio de la Velfaj-Brunsvigaj dukoj, i.a. minacata per protestanta ĉirkaŭaĵo. Kune kun Werden la monaĥejo de Helmstedt tiam suferis la sorton de la sekularigo (1802/1803).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]