Duisburg
| Duisburg | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Devizo: Ĉio ĉe la rivero | ||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Germanio | |
| Regiono | Nordrejn-Vestfalio | |
| Distriktaro | Duseldorfo | |
| Loka registaro | CDU | |
| Urbestro | Adolf Sauerland (– 2009) | |
| Poŝtkodo | 47001–47279 | |
| Aŭtokodo | DU | |
| Telefona antaŭkodo | 0203, 02065, 02066, 02841, 02151 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 500.914 (2005) | |
| Loĝdenso | 2.152 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
51°25′00″N 6°45′58″O / 51.416667°N, 6.76611°OKoordinatoj: 51°25′00″N 6°45′58″O / 51.416667°N, 6.76611°O | |
| Alto | averaĝe 31 m | |
| Areo | 232,82 | |
| Horzono | GMT+1h (+2h somere) | |
![]() |
||
Duisburg [DISburk], esperantigita kiel Duisburgo estas industria urbo en Nord-Rejn-Vestfalio, situanta ĉe la enfluejo de la rivero Ruhr en la Rejnon. Ĝi estas centro de la ŝtalindustrio kaj maŝinkonstruado, havas universitaton kaj diversajn kulturinstituciojn. En la pasintenco membro de la Hansa Ligo, Duisburg nuntempe posedas la plej grandan riverhavenon de la mondo. Tiu-ĉi estis, enkadre de la Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko, aŭ KAP, difinita kiel la poluso plej malekcedenta en la greno-merkato, por kalkuli la monajn subvenciojn subtenantajn la grenajn merkatprezojn (plej ekcedenta poluso estas Ormes en Francio).
Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Enhavo |
Faktoj [redakti]
- Situo: 51°25′N 06°46′O / 51.417°N, 6.767°OKoordinatoj: 51°25′N 06°46′O / 51.417°N, 6.767°O
- Loĝantaro: 514.900 (en 2000)
- Alteco: averaĝe 33 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Katastrofo dum la Loveparado [redakti]
La 24-an de julio 2010 dum la muzikfestivalo Loveparade, tiam okazinta en la urbo, pro neklaraj kialoj okazis amaspaniko, kaŭzinta tumulton en tunelo, kondukanta al la ĉefa scenejo. Sekve de tio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 511 homoj. La akcidento kaŭzis internacian konsterniĝon kaj estis temo de la novaĵoj tutmonde. La lasta organizanto de la evento, Rainer Schaller, mallonge post la akcidento anoncis ke estonte la parado ne plu okazos.
Esperanto en Duisburg [redakti]
- Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: Esperanto en Duisburg
En 1926 „Deutsche Kurzschrift“, Duisburga revuo, resumis siajn ĉefajn artikolojn en Esperanto.
Esperanto en la regiono [redakti]
En la najbareco aktivas kelkaj grupoj:
- Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturzentrum Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partnergrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun ReVELo kaj preparas la GEK 2008
Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand
- tuj najbare en Krefeld Esperanto Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative ”Rund um St. Josef“, Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld.
- Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf
Düsseldorf, vd. hejmpaĝo
