Emscher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Trafluejo de la Emscher sub la Rhein-Herne-Kanalo
La Emscher en Recklinghausen
... kaj en la fono la transformatora stacio Recklinghausen
La Emscher en Herne proksime al la urbolimo al Gelsenkirchen
akvopurigejo „Emschermündung“ sur la urbolimo Duisburg-Oberhausen-Dinslaken
Enfluejo de la Emscher en la Rejnon
Enfluejo de la Emscher en la Rejnon
la enfluejo de la Emscher en la Rejnon ĉe Dinslaken
markaĵo de la Emscher-biciklovojo

La Emscher estas 84 kilometrojn longa rivero en la Ruhr-regiono.

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La Emscher fontas sudoriente de Dortmundo ĉe Holzwickede (distrikto Unna) rande de la montara ĉeno Haarstrang 160 m super la marnivelo en fontlageto. Ĝustadire ekzistas pluraj malgrandaj rojtoj, el kiuj fontas la Emscher. Tiuj enfluas la fontolageton. La akvokolekta baseno de la rivero sumiĝas plimalpli je 860 km². En sia supra parto la Emscher trafluas – apartigita de la Ruhr-valo nur per la montaraj ĉenoj Haarstrang resp. Ardey-montaro– la sudorientan parton de Dortmundo kaj tiam direktiĝas nordokcidenten. En norda Castrop-Rauxel ĝi subkveras la Rhein-Herne-Kanalon per artefarita trafluejo. Poste ĝi fluas ĝis Oberhausen preskaŭ ĉiam paralele al tiu ĉi kanalo en okcidentan direkton. Ĉe la konstruo de la kanalo oni uzis la geografion de la Emscher-valo.

En Oberhausen la rivero turniĝas nordokcidenten kaj tiam fluas ĝis sia hodiaŭa enfluejo en la Rejnon ĉe Dinslaken-Eppinghoven. Tie ĝia forfluokvanto kreskis je mezume 16 m³/s.

Urboj ĉe la Emscher estas Dortmundo, Castrop-Rauxel, Recklinghausen, Herten, Herne, Gelsenkirchen, Asindo, Bottrop, Oberhausen, Duisburg, Dinslaken.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Emscher verŝajne havas Keltan originon. En la mezepoko la rivero estis en la supra kaj meza parto ofte natura limo de teritorioj. Norde de la rivero etendiĝis plejparte la Feŭdo Recklinghausen, sude tiu e la Graflando Mark kaj de la Abatinejo Asindo. la Emscher ankaŭ formis la sudan kaj okcidentan limon de la Graflando Dortmundo. Do laŭlonge de la Emscher staris multaj akvokasteloj, ĉe la limoj de la Graflando Dortmund observejoj.

Projekto de navigebligo post plurjaraj intertraktadoj estis rifuzata fare de la Prusa reĝo Frederiko la 2-a je la 23-a de aŭgusto 1774.

Origine la Emscher estis ege meandra rivero, la totala longeco sumiĝis je 109 kilometroj. Ekde la mezo de la 19-a jarcento pro la komenca industriigo en la Ruhr-regiono la loĝantaro rapidege kreskis. La plialtiĝan bezonon de trinkakvo kovris la Ruhr kaj Lippe, la poluakvon kaj la minejan akvon el la karbominejoj oni fluigis en la Emscher.

Pro tio la Emscher frue kadukiĝis al kloako kun la popola moknomo „Köttelbecke“ (fekrojo). La eta dekliveco, la ege meandra riverfluo kaj la plifrofundiĝo de la tero kaŭzata de la minado fine de la 19-a jarcento sekvigis oftajn superakvigojn, kiuj kaŭzis pro la kunportataj fekaĵoj epidemiojn. Ĉar la implikataj komunumoj kaj grandaj entreprenoj ne povis solvi la problemojn proprainiciate, estis fondata en 1899 la Emscher-Kooperativo kiel deviga ligo de komunumoj kaj entreprenoj enfluigaj poluakvojn. Ĝiaj taskoj estas la poluakvopurigo, la sekurigo de la forfluo, la protekto kontraŭ inundoj kaj riverkonservado.

Sub la egido de la Emscher-kooperativo la Emscher estis pliprofundigata je ĉ. 3 metrojn, plej parte plifirmigata kaj rektigata. Plurfoje la riverfluo estis regulata, la enbuŝiĝo en la Rejnon estis dufoje alilokata dum la 20-a jarcento: en 1910 ekde Duisburg-Alsum al (Duisburg-)Walsum kaj en 1949 al Dinslaken. Konforme al tio la Emscher dividiĝas ĉe sia malsupra fluo en Malnova Emscher, Malgranda Emscher kaj Nova Emscher. La Malnova Emscher fluas de Oberhausen tra Duisburg-Hamborn, Duisburg-Beeck und Duisburg-Alsum, la Malgranda Emscher de Oberhausen tra Duisburg-Hamborn kaj Duisburg-Walsum kaj la Nova Emscher ekde Oberhausen tra Dinslaken en la Rejnon.

La terpliprofundiĝojn kaŭzatajn de la minado oni egaligis per pli kaj pli altaj digoj, tiel ke la Emscher hodiaŭ kelkloke superas la nivelon de la ĉirkaŭaĵo je kelkaj metroj. Tio tamen ankaŭ signifas, ke alfluojn al la Emscher senakvigantajn la ĉirkaŭan teron oni devas pumpi supren en la Emscher. Sen la endigoj kaj la forpumpado de la akvo grandaj partoj de la Emscher-regiono starus sub akvo. Por la simileco de la problemo, kiujn havas la Nederlandanoj kun granda parto de sia teritorio, oni ankaŭ nomas tiun ĉi regionon de la Emscher „Emscher-Poldero“.

Ĝis antaŭ nelonge tamen ne ekzistis alternativoj al la ferma forigo de poluakvo, ĉar subteraj kanaloj pro minadaj domaĝoj regule malleviĝus. Do oni precipe provis protekti la Rejnon kaj pro tio oni ekfunkciigis tri centrajn akvopurigajn instalaĵojn ĝisfine de la 1990-aj. La kanaligita rivero endanĝerigas ĉiun, kiu hazarde aŭ intence eniĝas la riverujon pro la oblikvaj, ege glataj kaj glitigaj betonŝeloj. Ekz. la verkisto Michael Holzach, sufiĉe konata en Germanio, dronis en la Emscher ĉe la provo savi el tiu koako sian hundon.

La pasejo de la Emscher servas kiel traceo por diversaj energilinioj. Ĝis 1939 trafikis pramo por la transigado de personoj en Duisburg. Ĝi estis anstataŭigata per ponto en la jaro 1960.

Renaturigo[redakti | redakti fonton]

Kun la pleja fino de la minado en la Ruhr-regiono resp. ties nordenmigrado, minadaj malleviĝoj ne plu estas malhelpo, tiel ke oni komencis konstrui subterajn kanalojn kaj renaturigi la Emscher. Samtempe oni konstruas malcentran poluakvan klarigosistemon.

Unuajn paŝojn direkten al ekologia alikonstruado de la Emscher-sistemo faris la landa registaro de Nordrejn-Vestfalio per la projekto de IBA Emscherpark kun inter alie biciklovojoj. En la 1990-aj jaroj jam oni renaturigis mallongan etapon de la Emscher kadre de la nacia ĝardenekspozicio Bundesgartenschau en Dortmundo.

La centran konstruaĵon kadre de la renaturigo formas la Emscher-kanalo, 51 km longa betontubo, kiun oni nuntempe konstruas inter Dortmundo kaj Dinslaken. La finkonstruo de la Emscher-kanalo estas planita por 2014.

La Emscherquellhof situanta ĉe la fonto de la Emscher en 2005 estis fundamente resanigata fare de la Emscher-kooperativo kaj estas uzata por ekspozicioj kaj kiel kongresejo kaj klerigejo.

Flankaj riveretoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dirk Sondermann (Hg.): Emschersagen. Von der Mündung bis zur Quelle. 344 Seiten. ISBN 3-922750-66-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]