Oberhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la grandurbo Oberhausen. Pri aliaj komunumoj kun tiu nomo vidu Oberhausen (apartigilo).
urboblazono situo de la urbo
urboblazono de la eksterdistrikta urbo Oberhausen situo de la eksterdistrikta urbo Oberhausen en Germanio
bazaj faktoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Duseldorfo
regiona ligo: Ruhr
provinca komunumligo: Rejnlando
geografia situo: 51°33′N 6°51′O  /  51.55°N, 6.85°O / 51.55; 6.85 (Oberhausen)Koordinatoj: 51°33′N 6°51′O  /  51.55°N, 6.85°O / 51.55; 6.85 (Oberhausen)
alteco: 78 m super marnivelo
areo: 77,04 km²
loĝantoj: 218.898 [1] (31-a dec. 2005)
loĝodenso: 2841 loĝantoj po km²
poŝtkodoj: 46001-46149
kodo: 02 08
aŭtokodo: OB
komunumkodo: 05 1 19 000
subdivido de la
urboteritorio:
3 urbdistriktoj
adreso de la
urboadministrado:
Schwartzstr. 72
46045 Oberhausen
retpaĝo: www.oberhausen.de
politiko
ĉefurbestro: Klaus Wehling (SPD)
ŝuldoj: 352 Mio. € (stato: 31a de decembro 2005)

La urbo Oberhausen estas eksterdistrikta urbo en la okcidenta Ruhr-regiono en la distriktaro Duseldorfo en Nordrejn-Vestfalio. Ĝi membras en la provinca komunumligo Rejnlando, en la regiona ligo Ruhr kaj en la laborkolektivo de biciklemaj urboj kaj komunumoj en Nordrejn-Vestfalio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Geografie Oberhausen situas en la malsuprorejnlanda malaltebenaĵo ĉe la riveroj Ruhr kaj Emscher enbuŝiĝantaj orientokcidenten en la Rejnon. Laŭ landa planado Oberhausen rangas kiel mezcentro.

urboteritorio[redakti | redakti fonton]

La urboteritorio Oberhausen havas areon de 77 km² kaj etendiĝas 14,6 km nordsuden kaj 10,6 km orientokcidenten. La urbolimo longas 48 km, la mezuma alteco 50 m super normalnulo NN. La centra punkto, la „urbocentro“ en la urboparto Sterkrade havas la koordinatojn: 51° 31' n.B. kaj 6° 51' ö.L.

Ekde 1975 la urbteritorio estas subdividita en la tri urbdistriktoj malnova Oberhausen, Osterfeld kaj Sterkrade. Ili havas po unu distriktkonsilantaron kun distriktestro. Laŭ grandeco la distriktkonsilantaroj havas inter 15 kaj 19 membrojn kaj estas elektata dum ĉiu Komunuma baloto (ĉiujn kvin jarojn) fare de la loĝantaro de la distrikto

Por statistikaj celoj la urbdistriktoj subdividiĝas en plurajn urbopartojn nomataj laŭ iamaj komunumoj resp. komunumaj teritorioj aŭ novekzistaj loĝregionoj:

  • Alt-Oberhausen: Alstaden, Alt-Oberhausen, Dümpten, Lirich, Styrum, Unterdümpten kaj Unterstyrum
  • Osterfeld: Eisenheim, Heide-Osterfeld, Klosterhardt, Osterfeld-Mitte, Rothebusch, Stemmersberg, Tackenberg kaj Vondern
  • Sterkrade: Biefang, Buschhausen, Holten, Königshardt, Schmachtendorf, Schwarze Heide, Sterkrade kaj Walsumermark.

najbaraj urboj[redakti | redakti fonton]

urbo Dinslaken
(distrikto Wesel)
urbo Bottrop
Compass card (de).svg urbo Asindo (Essen)
urbo Duisburg urbo Mülheim ĉe Ruhr


Historio[redakti | redakti fonton]

Teritoria reformo[redakti | redakti fonton]

La tereno de la hodiaŭa urbo Oberhausen ĝisfine de la 18-a jarcento apartenis al diversaj regantoj. Dum Lippern (Lipperheide) kaj Lirich apartenis al abatinejo Asindo [rekte regnosubmetita monaĥinejo], Styrum al la rekte regnosubmetita graflando Limburg-Styrum, Alstaden kaj Dümpten al la reglando Broich (ambaŭ graflando Limburg, poste apartena al duklando Berg), la komunumestra lando Holten kun Buschhausen kaj Sterkrade situis en la distrikto Wesel en la Prusia duklando Kleve kaj Osterfeld en la feŭdo Recklinghausen de la princelektista lando Kolonjo. Post nelonga parta aparteno al la grandduklando Berg ekde 1806 la tuta hodiaŭa urboteritorio en 1815 venas al Prusio. Kadre de la administra subdivido de la Prusa ŝtato la komunumoj estas subigataj al la nove formataj distriktoj Recklinghausen en la distriktaro Monastero (provinco Vestfalio), distrikto Dinslaken en la distriktaro Kleve resp. distrikto Asindo en la distriktaro Duseldorfo. Ambaŭ laste menciitaj distriktoj jam la 27-an de septembro 1823 estis kunigataj al la nova distrikto Duisburg en la distriktaro Duseldorfo 1821 unuigata kun la distriktaro Kleve (Rejnprovinco). Komence la loĝantaro forte kreskis pro la minado de karbo kaj komence ankaŭ de fererco. Kiel aliaj komunumoj en la Ruhr-regiono ankaŭ Oberhausen kreskis de kampara regiono al industristarejo kun karbominejoj, ŝtaluzinoj kaj kemia industrio.

La komencoj de la ferproduktado eĉ pli fruas. La Antoniehütte (ferproduktejo) situas en la hodiaŭa urboteritorio de Oberhausen. Ĝi estas signata kiel la „naskiĝloko de la industriregiono Ruhr“ (1758).

Pro diligentaj klopodoj de distriktestro el Duisburg la komunumestra lando Oberhausen estas formata la 1-an de februaro 1862 el partoj de ses aliaj komunumoj. La ĝermon kaj plej grandan porcion (du trionojn) kontribuis la komunumo Asindo-Borbeck per la komunumopartoj Lippern kaj Lirich, ĝis tiam apartenantaj al abatinejo Asindo. Aliĝis partoj de Alstaden, Dümpten kaj Styrum kaj de la komunumestra lando Mülheim-Land, krome pli grandaj partoj de Meiderich (Duisburg) kaj Buschhausen. La nomon Oberhausen la juna komunumo ricevas de la 1847 novkonstruita samnoma fervojstacio (siatempe la unua fervojstacio de la komunumo Asindo-Borbeck) ĉe la Cöln-Mindener Eisenbahn, kiu siavice ricevis sian nomon de la kastelo Oberhausen situanta ĉe la Emscher-rivero kaj posedaĵo de la grafo Westerholt. Jam dudek jarojn poste, la 10an de septembro 1874 la komunumo Oberhausen ricevas per enkonduko de la „Städteordnung“ (urba konstitucio) la urbajn privilegiojn. Per tio ĝi iĝis urbo apartena de la distrikto Mülheim ĉe Ruhr, kiu nelonge antaŭe, la 8an de decembro 1873 estiĝis el la distrikto Duisburg post eliĝo de Duisburg kiel eksterdistrikta urbo je la 27-a de junio 1873. Je la 1-a de aprilo 1901 ankaŭ Oberhausen eliĝas ĝin, post kiam ĝi laŭ la Rejnlanda Provinca Ordo atingis la markon de 40.000 loĝantoj kaj tiel same iĝis eksterdistrikta urbo.

Sekvis pliaj kreskoj de la teritorio:

Osterfeld apartenis ekde 1811 al la komunumestra lando Bottrop en la distrikto Recklinghausen, disiĝas la 1an de julio 1891 kadre de la industriigo disde la tiama komunumo Bottrop kaj la 17an de junio 1921 ricevas la urbajn privilegiojn. Post kiam ĝi transpaŝis la markon de 30.000 loĝantoj, la 1an de januaro 1922 Osterfeld ankaŭ eliĝas laŭ la Vestfalia Provincia Ordo el la distrikto Recklinghausen kaj iĝas pli memstara kiel eksterdistrikta urbo.

Sterkrade apartenis al la komunumestra lando Holten en la distrikto Dinslaken resp. ekde la 27-a de septembro 1823 al la distrikto Duisburg kaj ekde la 8a de decembro 1873 al la distrikto Mülheim ĉe Ruhr. Je la 1-a de aprilo 1886 la komunumestra lando Holten estas dividata en la komunumestrajn landojn Beeck kaj Sterkrade (kun la komunumoj Sterkrade, urbo Holten, oficejo Holten kaj Buschhausen), kiuj je la 20-a de aprilo 1887 aliĝis al la distrikto Ruhrort kaj je la 1-a de aprilo 1909 al la distrikto Dinslaken. Sammomente Buschhausen estas dividata. La plej granda parto estas enkomunumigata al Sterkrade. Pli malgranda tereno en la sudo venas al Oberhausen, la Grafenbusch kun Kastelo Oberhausen. La 1an de aprilo 1913 ĝi ricevas urbajn privilegiojn, la komunumestra lando Sterkrade estas dividata en la urbon Sterkrade kaj la komunumestran landon Holten. Jam je la 1-a de julio 1917 la komunumestra lando Holten kaj granda parto de la komunumestra lando Hiesfeld, la komunumoj Barmingholten, Schmachtendorf kaj Walsumermark estas enigataj la urbon. Pro tio Sterkrade transpaŝas la markon de 40.000 loĝantoj, por eliĝi el la distrikto Dinslaken laŭ la Rejnlanda Provincia Ordo kaj iĝi memstara eksterdistrikta urbo.

Kadre de la nova komunuma subdivido en la Ruhr-regiono je la 29-a de julio 1929 la eksterdistriktaj urboj Oberhausen, Osterfeld kaj Sterkrade estas unuigataj al la eksterdistrikta urbo Oberhausen (Rejnlando) kun korektadoj de la limoj al la najbaraj urboj Duisburg kaj Mülheim ĉe Ruhr. La loĝantonombro de Malnova Oberhausen jam ĉ. la jaro 1914 transpaŝis la 100.000-limon kaj pro tio grandurbigis Oberhausen. Hodiaŭ Oberhausen havas 220.000 loĝantojn.

La teritoria reformo de 1929 efikis, ke la hodiaŭa eksterdistrikta urbo Oberhausen plie havas tri centrojn, al tiuj dum la 1990aj jaroj aliĝis la "Neue Mitte Oberhausen [nova centro Oberhausen]"

Loĝantoevoluo[redakti | redakti fonton]

En 1905 Malnov-Oberhausen havis pli ol 50.000 loĝantoj. Jam 1914 la loĝantonombro transpaŝis la limon de 100.000, farante tiel Oberhausen grandurbon. Kreskon je pli ol 80.000 loĝantoj al ĉ. 190.000 loĝantoj alportis la enkomunumigo de Sterkrade (50.661 loĝantoj 1925) kaj Osterfeld (32.655 loĝantoj 1925) je la 29-a de julio 1929. En la jaro 1962 la loĝantonombro de la urbo kun pli ol 260.000 atingis sian historian supron. Fine de decembro 2005 218.898 homoj havis sian ĉefan rezidejon en Oberhausen laŭ indikoj de la Landesamt für Datenverarbeitung und Statistik NRW (landa oficejo por statistiko) Jena sinoptiko montras la loĝantonombrojn laŭ la respektiva teritoria stato. Temas pri popolcensorezultoj (¹) aŭ oficaj kompletigoj de la respektivaj statistikaj oficejoj resp. de la urbadministrado mem . La indikoj rilatas ekde 1861 al la „ĉeesta loĝantaro“, ekde 1925 al la rezida loĝantaro kaj ekde 1987 al la „loĝantaro en la komunumo de sia ĉefloĝejo“.

Jaro loĝantoj
3-a de decembro 1861 ¹ 5590
1-a de decembro 1871 ¹ 10.563
1-a de decembro 1875 ¹ 15.430
1-a de decembro 1880 ¹ 16.680
1-a de decembro 1885 ¹ 20.400
1-a de decembro 1890 ¹ 25.249
2-a de decembro 1895 ¹ 30.154
1-a de decembro 1900 ¹ 42.148
1-a de decembro 1905 ¹ 52.166
1-a de decembro 1910 ¹ 89.900
1-a de decembro 1916 ¹ 94.428
5-a de decembro 1917 ¹ 94.886
8-a de oktobro 1919 ¹ 98.677
16-a de junio 1925 ¹ 105.121
16-a de junio 1933 ¹ 192.345
17-a de majo 1939 ¹ 191.842
Jaro loĝantoj
31-a de decembro 1945 168.206
29-a de oktobro 1946 ¹ 174.117
13-a de septembro 1950 ¹ 202.808
25-a de septembro 1956 ¹ 241.570
6-a de junio 1961 ¹ 256.773
31-a de decembro 1965 259.810
27-a de majo 1970 ¹ 246.736
31-a de decembro 1975 237.147
31-a de decembro 1980 228.947
31-a de decembro 1985 222.664
25-a de majo 1987 ¹ 220.286
31-a de decembro 1990 223.840
31-a de decembro 1995 224.397
31-a de decembro 2000 222.151
31-a de decembro 2005 218.898

¹ popolcensorezulto

loĝantaro

La kvoto de senlaboreco sumiĝas je 16,4 % (julio 2006), la nombro de la anoncitaj neokupataj laborpostenoj en Oberhausen sumiĝas je 1552, la kvoto de eksterlandanoj situas je 12,4 %. La aĝostrukturo priskribiĝas jene:

  • 0-18 jaroj: 18,2 %
  • 18-65 jaroj: 62,9 %
  • ekde 65 jaroj: 18,9 %

Religioj[redakti | redakti fonton]

Pro la rapida industria evoluo de Oberhausen en la 19a kaj 20a jarcentoj la religistrukturo multe ŝanĝis. Legu pri tio artikolon Religioj en Oberhausen

Politiko[redakti | redakti fonton]

Urba konsilantaro[redakti | redakti fonton]

Kun la formado de a komunumo Oberhausen 1862 oni enkodukis la komunumestran konstitucion kun komunuma konsilantaro kaj komunumestro. Krome estis du skabenoj. Post ricevo de la urborajtoj en 1874 estis urbodeputitoj kaj urbestro, kiu portis post la akiro de la sendistrikteco en 1901 la titolon ĉefurbestro. Ankaŭ Osterfeld kaj Sterkrade havis po unu komunumkonsilantaron kaj urbestron resp. ĉefurbestron ĉe la pinto. Kadre de la komunuma novformado en 1929 tiuj ĉi tamen perdis siajn oficojn.

Dum la epoko de la nacisocialismo la ĉefurbestro estis enmetata fare de la nacisocialisma Germana laboristopartio (NSDAP). Post la Dua Mondmilito la militista registaro de la Brita okupozono enmetis novan ĉefurbestron kaj enkondukis en 1946 novan komunumkonstitucion laŭ Brita modelo. Laŭ tiu la civitanoj elektas urbokonsilantaron, kies membrojn oni nomas urbodeputitojn. La honorofice agantan ĉefurbestro elektis la konsilantaro el sia mezo. Ĝi elektis ankaŭ la ĉefofican ĉefan urbodirektoron kiel estro de la urbadministrado. En 1997 la duobla pinto estis ĉesigata pro la ŝanĝinta komunumordo de Nordrejn-Vestfalio. Ekde tiam ekzistas nur ĉefofica ĉefurbestro kiel prezidanto de la konsilantaro, ĉefo de la urbadministrado kaj reprezentanto de la urbo. En 1999 li estis rekte elektata la unuan fojon.

Blazono[redakti | redakti fonton]

blazono de la eksterdistrikta urbo Oberhausen

La blazono de la urbo Oberhausen montras ŝildon fenditan per arĝenta pinto. En tiu ĉi troviĝas du nigraj marteloj (Schlägel und Eisen) =(martelo, ramo, hakilo?), la simboloj de la minado. Sur la maldekstra blua ŝildofenditaĵo troviĝas arĝenta merkurobastono, ĉirkaŭvolvita de du arĝentaj serpentoj. Sur la dekstra ruĝa ŝildofenditaĵo troviĝas arĝenta tenajlo krucigata per arĝenta martelo, kovrita per arĝenta dentorado. La urboflago estas blu-blanka, ĝis 1952 nigra-blanka-ruĝa.

Reĝo Vilhelmo la 1-a de Prusio jam en 1888 donis la blazonon al la urbo. Tamen la maldekstra kampo komence estis nigra anstataŭ blua. La 21-a de oktobro 1952 la Nordrejn-Vestfalia ministrejo por internaj aferoj donis al la urbo la blazonon kun la novaj koloroj. Ĝi unuigas la simbolojn de la ĝenerala industrio (tenajlo kaj martelo), de la feruzinoj (dentorado) kaj de la mindado kun la simbolo de komerco kaj trafiko (merkurbastono).

Kulturo kaj vindindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klerigo kaj esploro[redakti | redakti fonton]

Oberhausen estas la plej loĝantoriĉa urbo sen universitatofakaltlernejo en Germanio. La Fraunhofer-Instituto por naturmedia, sekureca kaj energia tekniko lokas en Oberhausen. Plie la urbo disponas pri la kompleta propono de ĝeneralkleraj kaj profesiaj lernejoj kaj ankaŭ pri muziklernejo. Krome Oberhausen estas rezidejo de la Germana radioakademio.

Teatroj kaj muzeoj[redakti | redakti fonton]

Oberhausen disponas pri urba teatro, kiu estis inaŭgurata kiel parolteatro por la tuta regiono post fermado de la operejo 1992. Sub la direkcio de Johannes Lepper ĝi ĝuas bonfamon ĝis malproksime trans la limoj de Oberhausen kaj estis premiita kvin sinsekvajn fojojn kiel plej bona teatro en la Rejnlando. En ĝin malligiĝis la iama „Theater im Pott“, tradicia infana kaj junula teatro. Ekzistas ankaŭ teatreto en Sterkrade.

Kiel muzeoj ekzistas la kastelo Oberhausen, la Ludwig-galerio. Ĉe la okcidenta flanko de la ĉefstacidomo de Oberhausen la Rejnlanda Industrimuzeo montras daŭran ekspozicion pri 150 jaroj da fera kaj ŝtala produktado ĉe Rejno kaj Ruhr samkiel ŝanĝajn temajn ekspoziciojn.

gasometro ekde la Centro-Placo

Eventejoj[redakti | redakti fonton]

Granda eventhalo ekzistas en la Nova Mezo. Ĝi havas 12.500 sidlokojn. La Ebertbad, iama naĝohalo, evoluis kiel elstara okazigejo por kabareto. Ĝi estis ankaŭ la hejma scenejo de Missfits, unu el la plej konataj kabaretduoj en Germanio.

Arkitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

La gasometro kiel plej nova muzeo de la urbo
rigardo ekde la gasometro sur la Nova Mezo kun la centro de Asindo horizonte
ĉirkaŭaĵo de la gasometro

Eminenta konstruaĵo kaj simbolo de la urbo estas la kastelo Oberhausen, iama regantosidejo ĉe la Emscher, kiu donis al la urbo la nomon. Hodiaŭ la konstruaĵo, rekonstruata post la detruo dum la Dua Mondmilito, loĝigas la galerion Ludwig.

Sur la malnova foirejo de Oberhausen, la centra placo de sur rektangula plano ekestinta urbocentro, staras la simbolo de Malnov-Oberhausen, klasikisma kolono kun la orumita venkodiino Nike sur la kapitelo.

Vidinda ankaŭ estas la urbodomo de Oberhausen, kiun konstruis en brikstila ekspresionismo la arkitektoj Freitag kaj Jüngerich. Arkitekture speciale interesa placo en la centro estas la Friedensplatz (pacoplaco) kun la justicofico el la jaro 1907, la Eŭropo-Domo kaj la ekspresionismaj brikdomoj ĉe la longaj flankoj, kiuj donas al la placo kune kun la akvaj kaj arbaj aksoj striktan simetrion. Konstruite je la komenco de la 20-a jarcento sur iama industritereno la Friedensplatz estas grava ligo inter la Malnova foiro, ĉefstadicdomo kaj urbodomo.

Pliaj elstaraj konstruaĵoj en Oberhausen estas la Kastelo Vondern en Osterfeld, la kastelo en Holten kaj la Baumeister-Ventmuelejo en Buschhausen.

Precipe arkitekture kaj urbkonstrue interesaj estas la multnombraj laboristosetlejoj de la 19-a kaj 20-a jarcento, inter ili la setlejo Eisenheim en Osterfeld.

Plia grava monumenta konstruo estas la industridepoto de la iama fero- kaj ŝtalfarejo Gutehoffnungshütte, kiu ensemble kun la gasometro kaj la fabrikgastejo rememoras al tiu ĉi granda uzino. Hodiaŭ la brikodomo el la 20-aj jaroj de la lasta jarcento estas depoto de la Rejnlanda Industrimuzeo.

En la 1990-aj jaroj ekestis sur la iama industritereno de la Gutehoffnungshütte kiel plia urbocentro la "Nova Mezo Oberhausen" (CentrO). Per urbokonstruaj rimedoj, la setlado de modernaj servo- kaj industrientreprenoj kaj per ampleksaj moninvestoj en la infrastrukturon oni ŝanĝis la uzinindustrian strukturon al servoj kaj turismo. Pro tio la ĝistiama centro de Oberhausen kun sia ĉefa vendejostrato, la Markststraße, perdis multe de sia graveco. La vendejocentro CentrO formas la kernon de la projekto. Pliaj gravaj eroj de la „Nova Mezo“ estas la multfunkcia halo, la amuzoparko, kinejaro, grandakvario, jaĥtohaveno kaj muzikalejo. La Nova Mezo iĝis intertempe la sanktejo de ĉiuj enregionaj konsumemuloj.

Ĉerande de la „Nova Mezo“ troviĝas alia simbolo de la urbo, la iama gasometro de la ŝtaluzino Gutehoffnungshütte. Kadre de la Internacia Konstru-Ekspozicio Emscher-Parko ĝi estis alikonstruita kiel eventejo. La tegmento de la 117,5 m alta gasometro oni povas atingi piede aŭ lifte kaj ĝi proponas al la vizitanto imponan belvidon sur la multfaceta pejzaĝo de la Ruhr-regiono. Ŝanĝaj ekspozicioj kaj instalaĵoj ekz. de la geedzoj Christo estas vizitata de multkapa publiko.

Sporto[redakti | redakti fonton]

En Oberhausen ekzistas pli ol 250 sportklubo. La plej granda futbalklubo Rot-Weiß Oberhausen ludis ekde 1969 ĝis 1973 en la futbala federacia ligo, sed poste ĝi ne sukcesis reeniri la plej supran klason. Ĝi nun ludas en la supra ligo Nordrejno.

Regulaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

La 1954 fonditaj, ĉiujare okazantaj Internaciaj Tagoj de Mallongaj Filmoj estas supro de la kultura vivo en Oberhausen.

Ekestinte el kontaktoj ekzistaj ekde 1952 la urbo Oberhausen okazigas la multflankan MULTI. Ĉiujn 2 jarojn gastoj el aliaj landoj vizitas Oberhausen kaj ties ĉirkaŭaĵo. Dum la restado en Oberhausen ili loĝas ĉe gastfamilioj kaj partoprenas kune kun la gastigantaj junuloj multflankan programon. La sekvan jaron la gastigintaj junuloj havas la ŝancon viziti la aliajn landojn. Baza ideo de MULTI estas la kultura interŝanĝo, kiu kapabligu la junulojn vivi en multkultura socio.

La Kristkorpokermeso en Sterkrade estas la plej granda stratkermeso en Eŭropo.

Tradicie la karnavalan dimanĉon okazas stratkarnavalo en la urbocentro.

Infrastrukturo kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La urbo Oberhausen dankas sian ekeston al la trovejoj de fererco kaj karbo. Se la erco nur mallonge rolis en la urbhistorio pro sia malbona kvalito, la jaroj ekde 1853 (komenco de la karbominejo Concordia) ĝis 1992 (malfunkciigo de la lasta karbominejo) estas karakterizataj de la karbominado kaj lige kun tiu de la ŝtalprodukta kaj ŝtaltransforma industrio. La fondojarojn de la minado en Oberhausen sekvis, krom la jam menciita minejo Concordia, la minejoj Roland (1855), Oberhausen (1858), Alstaden (1859), la grandminejoj Osterfeld (1879), poste Sterkrade (1903) kaj Jacobi kun koaksigejo (1913), krome kiel pli malgrandaj ŝaktaroj, la minejoj Vondern kaj Hugo Haniel, ambaŭ jam en 1932 malfunkciata dum la granda ekonomia krizo. Post la Dua Mondmilito la minado en Oberhausen samkiel ĉie en la Ruhr-regiono refoje havis mallongan altan konjunkturon, kiu daŭris ĝis 1958, kiam komencis la karbominadokrizo per vendoproblemoj de la hejtkarbominejoj. Post tiam la minado estis krizobranĉo, kies mizeroj ne preterpasis Oberhausen. La malfunkciigo de la minejo Concordia (1968) almenaŭ rezultigis nacivastan eĥon, dum kiam la malfunkciigo de la minejoj Alstaden (1972), Jacobi (1974, koaksigejo 1986) kaj Ostereld (1992) restis sen publika atento. La dua scenejo de la industria subiro de la urbo, la ŝtalindustrio, precipe de la ŝtalproduktado, okazis tamen pli spektakla. Post kiam la Thyssen-Krupp-Konzerno transprenis la firmaon Metaluzinoj Oberhausen, ĉiuj produktejoj krom unu malgranda ĝis 1996 funkcianta elektroŝtaluzino estis malfunkciigataj, tiel ke ankaŭ tie ĉi estis neniigata pli ol 13.000 laborpostenoj. Nur la ŝtaltransformado – ĝisekstreme specialigita je eksporteblaj produktoj – travivis en Oberhausen-Sterkrade ĉe la "Rest-GHH" nun apartena al la MAN-Konzerno kaj proponas al ĉ. 1500 laboristoj laborpostenojn. La perdo de laborpostenoj ĉe karbominado, ŝtalproduktado kaj ŝtaltransformado ekde 1960 sumiĝas je 53.000.

La provon establigi Oberhausen kiel aĉetumcentro, ja eble kiel turistejo, oni ne povas konklude prijuĝi. La akiro de laborposteno estas modesta (studoj de la oficejo por statistiko kaj balotoj parolas pri ĉ. 4.000 da social-asekur-devigaj laborpostenoj). Tamen la prestiĝo de la urbo alte kreskis pro tiu strategio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoja kaj aŭtobusa trafiko[redakti | redakti fonton]

ĉefstacidomo de 1934 en la stilo de la klasika moderno

Jam en 1847 Oberhausen estis aligata al la fervojreto per la fervojlinio Cöln-Mindener Eisenbahn. Sur longdistanca fervojlinio trafikas la InterCityExpress de AmsterdamoUtreĥtoKolonjoFrankfurtoBazelo kaj la InterCity NorddeichMonasteroKolonjoLuksemburgo. ekzistas ankaŭ la linioj AmsterdamoKarlsruheZuriko kaj AmsterdamoMunkeno. Por la ŝarĝotrafiko ekzistas ranĝostacioj en Osterfeld kaj Oberhausen-West.

La regiona fervojtrafiko konektas Oberhausen kun la aliaj Ruhr-regionaj urbo.

La publikan persontransporton enurban precipe faras aŭtobusoj. Ekde la starigo de la Nova Mezo Oberhausen kun la aĉetumtemplaro CentrO la urbo, kiu antaŭ longe malkonstruis la tramliniojn, refoje konstruis tramlinion, kiu kondukas ekde Mülheim trans Oberhausen ĉefstacidomo ĝis Sterkrade.

Aŭtovojoj[redakti | redakti fonton]

Oberhausen estas alligita per jenaj aŭtoxsoseoj kaj aliroj al al longdistanca ŝosereto:

A 2 (E 34) Oberhausen – Dortmund – Hannover
AS 2 Oberhausen-Königshardt
A 3 (E 35) Arnheim – Oberhausen – Köln – Frankfurt am Main
en- kaj elveturejoj 9 Dinslaken-Süd, 11 Oberhausen-Holten, 13 Oberhausen-Lirich
A 40 Venlo – Duisburg – Essen – Dortmund
en- kaj elveturejoj 15 Mülheim, 16 Mülheim-Styrum, 17 Mülheim-Dümpten
A 42 Kamp-Lintfort – Gelsenkirchen - Castrop-Raŭel
en- kaj elveturejoj 9 Oberhausen-Buschhausen, 10 Oberhausen-Zentrum, 11 Oberhausen-Osterfeld
A 516 AK Oberhausen - Oberhausen-Eisenheim
en- kaj elveturejoj 2 Oberhausen-Sterkrade, 3 Oberhausen-Eisenheim

Akvoj[redakti | redakti fonton]

La Rhein-Herne-Kanalo iras orient-okcidenten plejparte paralele al la rivero Emscher. Proksime de la Nova Mezo Oberhausen ĉe la Rhein-Herne-Kanal situas nova libertempa kaj sportboata haveno. La Emscher, tiutempe forkondukanta poluakvon, estonte laŭplane estos renaturigata. Kanalo kaj Emscher dividas la urboteritoion en nordan kaj sudan parton. En Alstaden la rivero Ruhr limigas la urboteritorion kontraŭ Mülheim.

Hejmaj entreprenoj[redakti | redakti fonton]

Granda dunganto kun ĉ. 1500 kunlaborantoj en Oberhausen estas MAN TURBO AG, parto de la MAN AG, elirinte el la iama Gutehoffnungshütte en Sterkrade.

Plia granda dunganto estas la entrepreno Babcock Borsig, kiu en 2004 anoncis sian nesolventecon.

Ekde 1970 en Oberhausen hejmas la eldonejo Asso Verlag, kiu hodiaŭ prioritate publikas beletron, antologiojn, biografiojn kaj faklibrojn el la regiono. La popolkantolibro politika Lieder gegen den Tritt aperinta ĉe Asso longatempe estis ege ŝatata je maldekstrulaj studentoj.

Urbaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Jenaj personoj naskis en Oberhausen:

Esperanto en la regiono[redakti | redakti fonton]

Flag of Esperanto.svg

En la Ruhr-regiono ekzistas tri Esperanto-kluboj:

Esperanto-Grupo Essen[redakti | redakti fonton]

Essen, kie ekzistas ekde la 9-a de januaro 2004 la Esperanto-Grupo Essen (EGE) kun nun pli ol 20 membroj. Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la Kulturzentrum Bahnhof Langendreer, Wallbaumweg 108 en 44894 Bochum, jen en la kinokafejo (Kino Endstation), jen en la restoracio (Gastronomie).

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

Kontakto[redakti | redakti fonton]

Prezidanto estas ekde 2007 Ludger Schméink. Li estas atingebla per la esperantlingva paĝo ĉe EsperantoLand

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg[redakti | redakti fonton]

Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: paĝo en la paĝaro de www.esperanto.de

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erich Keyser (Hrsg.): Rheinisches Städtebuch. Band III 3. Teilband aus: "Deutsches Städtebuch. Handbuch städtischer Geschichte - Im Auftrage der Arbeitsgemeinschaft der historischen Kommissionen und mit Unterstützung des Deutschen Städtetages, des Deutschen Städtebundes und des Deutschen Gemeindetages. Stuttgart, 1956.
  • Vera Bücker: Niedergang der Volkskirchen - was kommt danach? Kirchlichkeit und Image der Kirchen in einer Ruhrgebietsstadt, LIT-Verlag, Münster u.a.2005 ISBN 3-8258-8986-6
  • Günter Hegemann: Steinkohlenbergbau in Oberhausen 1847 - 1992, Oberhausen 1995
  • Wilhelm Seipp: Oberhausener Heimatbuch, hrsg. v. d. Stadt Oberhausen 1964
  • Fritz Mogs: Die sozialgeschichtliche Entwicklung der Stadt Oberhausen zwischen 1850 und 1933 (Dissertation, Uni Köln), 1956
  • Jürgen Voß: Zuwanderung in Oberhausen 1850 - 2000, Beiträge zur Stadtentwicklung Nr. 68 Hrsg.: Stadt Oberhausen, 2000

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lds.nrw.de/statistik/datenangebot/Regionen/amtlichebevoelkerungszahlen/rp1_dez05.html
  • Günter Hegemann: Steinkohlenbergbau in Oberhausen 1847 - 1992, Oberhausen 1995
  • Wilhelm Seipp: Oberhausener Heimatbuch, hrsg. v. d. Stadt Oberhausen 1964
  • Fritz Mogs: Die sozialgeschichtliche Entwicklung der Stadt Oberhausen zwischen 1850 und 1933 (Dissertation, Uni Köln, 1956)
  • Jürgen Voß: Zuwanderung in Oberhausen 1850 - 2000, Beiträge zur Stadtentwicklung Nr. 68 Hrsg.: Stadt Oberhausen, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Akeno (Aachen) | Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal